Kvadrato el Ateno (latine Quadratus, antikvgreke Κοδράτος, kies ĝenerale signifo estas “kadrita, saĝa, solida”) vivis en la unua duono de la 1-a jarcento kaj estis verkisto kaj, postmorte, venerita kiel sanktulo.
Biografio
Laŭ atestoj de Sankta Hieronimo[1] kaj Eŭsebio de Cezareo,[2] estis “disĉiplo de la apostoloj” (auditor apostolorum), nome de tiuj kiuj jam kontaktis la dek du. Li posteulis episkopon Publion, kiu estis mortigita dum la persekuto de la romia imperiestro Hadriano, en Ateno kien li alvenis por esti inicata al la Eleŭzisaj Misteroj,[3].
Tamen li fariĝis kristano kaj episkopis en Ateno dum la kontraŭkristana persekuto de imperiestro Hadriano kaj verkis apologion pri kristanismo eble adresitan al sama Hadriano vizitanta Atenon en 124 aŭ 125, en kiu asertis ke mem renkontiĝis kun diversaj personoj liberigitaj de malsano dum la predikado de Jesuo en Judujo.
En ero de sia verko, Kvadrato asertas ke la mirakloj de Jesuo estis veraj, ne iluzioj kaj ke iliaj efikoj daŭris ankaŭ post lia eliro el la Tero: do ili ne estis frukto de sugestioj. Laŭ iuj esploristoj pri la kristanaj originoj, la “ne iluzioj” aludas al iluziaj mirakloj atribuitaj al aliaj tiamaj “savantoj”, kiel al Hadriano, kiu estis nomata ĝuste pro tio Soter (Savanto).
Krom tiu ero, citita de Eŭsebio kaj pere de li enerigita en martirologoj kaj pliampleksita de Hieronimo, la verka cetero perdiĝis.
Kvadrato estas honorita kiel sanktulo kaj de la katolika eklezio (21a de Aŭgusto) kaj de la orientaj kristanaj eklezioj.
Referencoj
Bibliografio
- Kirby, Peter. "Fragments of Quadratus of Athens." Early Christian Writings. 2006.
- Robert McQueen Grant, Second-century Christianity: a collection of fragments, Westminster John Knox, 2003, ISBN 978-0-664-22638-1.