Kvaĉo (aŭ Kwacha) estas nomo de la monunuoj
- zambia kvaĉo de Zambio (ekde 1968, ISO-4127-kodo ZMK) kaj
- malavia kvaĉo de Malavio (ekde 1970; kodo MWK).
La Zambia kvaĉo valoras 100 ngŭeojn (ngwee), la Malavia 100 tambalaojn (Tambala).
La vorto kvaĉo deriviĝas el vorto de la bemba lingvo por la aŭroro, komenco kaj aperas en la Zambia nacia slogano "la nova komenco de la libereco".
En 2003 Zambio estis la unua afrika lando, kiu eldonis monbiletojn el plasto (por la biletoj de 500 kaj 1000 kvaĉoj).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.