Kutimo en juro estas la establita modelo de moroj kiu povas esti objektive certigita ene de partikulara socia kompreno. Oni povas starigi plendon defende de "tio kio estis ĉiam farita kaj akceptita laŭleĝe." Rilata estas la ideo de preskribo; nome rajto ĝuata pro delonga kutimo pli ol pro pozitiva leĝo.[1]
Kutimjuro (ankaŭ neoficiala juro) ekzistas kie:
- certa jura praktko estas observata kaj
- la koncernaj agantoj konsideras, ke ĝi estas laŭjure (opinio juris).
Plej el la kutimjuro temas pri normoj de komunumoj kiuj estis delonge establitaj je loka nivelo. Tamen la termino povas ankaŭ aplikiĝis al areoj de internacia kutimjuro kie kelkaj normigoj estis ankaŭ delonge preskaŭ universalaj en ties akceptado kiel justaj bazoj por agado – por ekzemplo, leĝoj kontraŭ la pirateco aŭ sklaveco (hostis humani generis [malamiko de la homaro)). En multaj, kvankam ne en ĉiuj kazoj, la kutimjuro havos subtenajn decidojn el tribunaloj kaj diversaj kazoj jam evoluis laŭlonge de la tempo havigante aldonan pezon al ties valoro kiel reguloj kaj leĝoj kaj ankaŭ por pruvi la itineron de la evoluo en la interpretado de tia juro fare de gravaj tribunaloj.
Notoj
- ↑ "Prescription", The Free Dictionary by Farlex. Alirita la 26an de Novembro, 2018.
Bibliografio
- Hund, John. 'Customary law is what people say it is', ARSP Vol 84 1998, 420–433.
- J Comaroff kaj S Roberts Rules and Processes: The Cultural Logic of Dispute in an African Context (1981).