Kut | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 377 600 (2015) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 31′ N, 45° 49′ O (mapo)32.51472222222245.818888888889Koordinatoj: 32° 31′ N, 45° 49′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 21 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kut, laŭ araba lingvo الكوت, kurde Kût, turke Kut'ül Ammare aŭ Kut estas urbego, ĉefurbo de Gubernio Ŭasit (Irako). Nomvariantoj de la urbego estas Al-Kūt, Kut el Amara.


Bazaj informoj
- Areo: km²
- Supermara alteco: 21 m
- Loĝantaro: 285,413 (takso en 2008)
- Horzono: UTC+3
- Telefonkodo:
- Poŝtkodoj:
- 32° 30′ 00″ N 45° 49′ 00″ O / 32.50000 °N, 45.81667 °O (mapo)
Geografio
Kut situas sur ebenaĵo en orienta landparto de Irako laŭ maldektra bordo de Tigriso. Divanija troviĝas 102, Amara (urbo) 146, Bagdado 163, Nasirija 166, Faluĝa 214, Ramadi 257, Basra 292, Sulajmanija 343, Kirkuk 356, Mosulo 494 kilometrojn.
Historio

Laŭ arabaj historiistoj en tiu loko estis urbo Madaraja loĝata de persoj ĝis la 9-a jarcento. La malnova urbo de Kut estas ene de dieso "U" kurbo de la rivero. Kut estis la sceno de furioza batalo dum la 1-a mondmilito. La britoj okupis la urbon en 1915 dum 3 tagoj, sed poste la turkoj reokupis ĝin, sed la britoj kaj hindoj atakis denove. Proksimume 23,000 soldatoj mortis, finfine Kut en 1917 iĝis brita posedaĵo. En Kut okazis malgranda batalo dum la komenca fazo de la Iraka Milito (2003).
Ekonomio
Dum jarcentoj Kut estis regiona centro de komercado pri tapiŝoj. La ĉirkaŭa areo estas fekunda grundo por grenoj, la urbo mem estas komerca centro por agrikulturaj produktoj. En la 1930-aj jaroj oni konstruis kanalon por irigacii.
Trafiko
En Kut funkcias riverborda haveno. La ĉefvojo kuras al Bagdado, krome estas aliaj vojoj al pluraj direktoj.
Fontoj
- WikiTrans
- angle kun mapo angle
- mapo, distancoj Arkivigite je 2016-03-28 per la retarkivo Wayback Machine