Kustánszeg [kuŝtAnseg] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg.

Blazono de Kustánszeg

Bazaj informoj

Situo

Kustánszeg situas en Montetaro Zala sur deklivoj, laŭ traira flankovojo. Nova troviĝas 14, Zalaegerszeg 17, Őriszentpéter 25, Lenti 26 km-ojn.

Historio

La plej frue estis tie 3 vilaĝoj kun nobeloj, kiuj rifuĝis pro la turkaj atakoj. Ili fondis novan komunumon en 1542 apude, kiu estis pli defendebla. La loknomo estis Kustánosháza, la nuna nomo uziĝas ekde 1769. En 1959 kolĥozo ekfunkciis. Vilaĝservoj estas lernejo, policano kun ĉambro, migra poŝto, kampadejo, hotelo.

Vidindaĵoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.