![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Kurtapieda rokturdo
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Monticola brevipes (Waterhouse, 1938) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Kurtapieda rokturdo (Monticola brevipes) estas kantobirdo de la familio de Muŝkaptuledoj, iam lokitaj en la Turdedoj kune kun la aliaj Rokturdoj.
Ĝi troviĝas en Angolo, Bocvano, Namibio kaj Sudafriko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustejoj.
Kiel aliaj rokturdoj temas pri specio, kies masklo havas bluajn kapon kaj kolon, pli malhelajn flugilojn kaj ruĝecajn subajn partojn; kiel distingilo oni povas diri, ke kiel ĉe la Skolta rokturdo, plej proksima parenco, ĉe tiu ĉi la bluaj supraj partoj estas pli etendaj sed nur tiele ke ankaŭ la supraj flugiloj estas bluaj, dum nur la flugilpintoj estas pli malhelbrunaj aŭ nigrecaj, sed malkiel ĉe tiu specio la brusto estas ruĝeca kiel ĉe aliaj samgenranoj de la sama mondoregiono. Krome kaj la nomo en Esperanto kaj la latina scienca nomo aludas al sama eco ke tiu specio havas pli mallongan piedon.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Monticola brevipes. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.