Kurt Vonnegut, Jr. | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Kurt Vonnegut | |||||
Naskiĝo | 11-a de novembro 1922 en Indianapolis, Indianao, Usono | ||||
Morto | 11-a de aprilo 2007 en Novjorko, Novjorkio, Usono | ||||
Mortis pro | hazarda morto vd | ||||
Mortis per | morto per falo vd | ||||
Religio | Unitaria Universalismo • ateismo vd | ||||
Nacieco | usona | ||||
Lingvoj | usona angla • angla vd | ||||
Loĝloko | Nov-Jorko • Barnstable • Indianapolo vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ĉikago • Universitato Cornell • Universitato Carnegie Mellon • Universitato de Tenesio • Shortridge High School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Kurt Vonnegut, Sr. vd | ||||
Gefratoj | Bernard Vonnegut vd | ||||
Edz(in)o | Jill Krementz vd | ||||
Infanoj | Mark Vonnegut • Edith Vonnegut vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Verkisto | ||||
Aktiva dum | 1950– vd | ||||
Verkado | |||||
Ĝenroj | Romano, Novelo, Teatro | ||||
Verkoj | Slaughterhouse 5, Breakfast of Champions | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kurt VONNEGUT, Jr. (naskiĝis la 11-an de novembro 1922, mortis la 11-an de aprilo 2007) estis usona verkisto ĉefe konata pro romanoj kiuj miksis ironian satiron, nigran komedion kaj sciencan fikcion.
Biografio
Fruaj jaroj
Kurt Vonnegut naskiĝis al tria-generaciaj german-usonaj gepatroj en Indianapolis, Indianao. En la alt-lernejo Vonnegut laboris ĉe la unua ĉiutaga altlerneja ĵurnalo de Usono, The Daily Echo. Li mallongdaŭre studis ĉe Universitato Butler, sed eks-registriĝis, kiam profesoro diris, ke liaj noveloj ne estis sufiĉe bonaj. Li studis ĉe Universitato Cornell ekde 1941 ĝis 1942, kie li estis redaktoro de la studenta ĵurnalo kaj studis kemion. Poste, li varbiĝis en la usona armeo dum la Dua Mondmilito. Lia patrino sinmortigis la 14-an de majo 1944, en la Tago de Patrinoj.[1]
Dua mondmilito kaj la fajrbombado de Dresden
La spertoj de Vonnegut kiel soldato kaj militkaptito profunde influis lian postan verkadon. Li estis antaŭa skolto dum la Ardena atako, dum kiu Vonnegut estis apartigita de sia bataliono kaj vagis sole en malamika teritorio dum multaj tagoj, ĝis li estis kaptita de la germana armeo la 14-an de decembro 1944.[2] Kiel militkaptito, Vonnegut travivis la fajrobombadon de Dresdeno. Vonnegut estis nur unu el sep militkaptitoj en Dresdeno, kiuj travivis en subtera viand-preparejo konata kiel "Buĉejo Kvin". La Nazioj laborigis lin por amasigi kadavrojn. Ĉi tiu okazo formis la kernon de lia plej fama majstra romano Slaughterhouse Five (Buĉejo Kvin).
Vonnegut estis liberigita de sovetiaj soldatoj en majo 1945. Kiam li reiris al Usono, Vonnegut estis premiita per la 'Purpura Koro' pro laŭ li nenotinda vundo.[3]
Ĉefaj verkoj
- Player Piano, 1952.
- The Sirens of Titan, 1959.
- Mother Night, 1961.
- Cat's Cradle, 1963.
- Slaughterhouse 5 or The Children's Crusade, 1969.
- Breakfast of Champions, or Goodbye, Blue Monday, 1973.
- Jailbird, 1979.
- Galapagos, 1985.
- Bluebeard, 1987.
- Abracadabra, 1990.
- Timequake, 1997.
En Esperanto aperis
- La sen-talenta infano. – tradukis Barry Friedman.
Referencoj
- ↑ (1999) “Volume 10, Issue No. 1 of the Journal of the Fantastic in the Arts”.
- ↑ http://www.nndb.com/people/928/000022862/
- ↑ http://www.chapters.indigo.ca/books/item/books-978081297736/081297736X/A-Man-Without-A-Country%5Brompita+ligilo%5D
Eksteraj ligiloj
- Vonnegut.com oficiala retpaĝaro (en)
- The Kurt Vonnegut Society (en)