Kurt Krenn
Kurt Krenn, meze, en 1992
Kurt Krenn, meze, en 1992
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1936 (1936-06-28)
en Neustift im Mühlkreis
Morto 25-an de januaro 2014 (2014-01-25) (77-jaraĝa)
en St. Pölten
Tombo St. Pölten dome
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato Pontifika Laterana Universitato Kolegio Germana kaj Hungara
Okupo
Okupo universitata instruisto katolika sacerdoto katolika episkopo

Kurt KRENN (naskiĝis la  28-an de junio 1936 en Neustift im Mühlkreis, Distrikto Rohrbach, mortis la 25-an de januaro 2014) estis episkopo de St. Pölten.

Vivo

Post la abiturienta ekzameno ĉe la gimnazio cisterciana en Schlierbach, la frekventado de la porpastra seminario en Linz kaj la studado en Romo, li fariĝis sacerdoto la 7-an de oktobro 1962 en Romo.

Dum 1970-1975 li estis profesoro de filozofio ĉe la privata katolika altlernejo de Linz. En 1975 li fariĝis profesoro de teologio sistema ĉe la fakultato teologia de la universitato de Regensburg. La 3-an de marto 1987 li iĝis helpepiskopo de la ĉefepiskopujo de Vieno. Ankoraŭ antaŭ liaj unuaj diroj leviĝis poltrone organizitaj partiaj protestoj, kiuj pligrandiĝis ankoraŭ dum lia episkopa ordino la 26-an de aprilo - ĝis tiam nekonata afero en Aŭstrio, kie ordino de episkopo estis estinta plejofte feliĉa afero!

Pro lia konservemeco en aferoj pri la fido kaj la moroj - kaj certe ankaŭ pro lia ofta direkteco de tempo al tempo taksata aroganta, li baldaŭ fariĝis unu el la plej pridiskutataj uloj de la eklezio en Aŭstrio.

Li estis estro de la financa sekcio de la aŭstria konferenco episkopa kaj zorganto pri sportaĵoj. Substreki oni devas ke li - kontraŭe al multaj aliaj - neniam rezignis pri publika opiniesprimo laŭ la eklezia doktrino. Sekve li ofte estis invitata fare de la amaskomunikiloj en Aŭstrio kaj Germanio kiel kritika kundiskutanto.

Pro maldiafana skandalo en la porpastra seminario en St. Pölten li devis retiriĝi kiel episkopo la 29-an de septembro 2004 laŭ la volo de Johano Paŭlo la 2-a. Pro sanecaj kialoj li ekde tiam jam ne publike aperis.

Premioj / meritordenoj

  • 2001: Großes Goldenes Ehrenzeichen mit dem Stern für Verdienste um die Republik Österreich

Verkoj

  • Vermittlung und Differenz? Vom Sinn des Seins in der Befindlichkeit der Partizipation beim hl. Thomas von Aquin. Analecta Gregoriana (Cura Pontificae Universitatis Gregorianae edita), Vol. 121. Series Facultatis Philosophicae: sectio B, n.10, Libreria Editrice dell´ Università Gregoriana, Romo 1962
  • Die wirkliche Wirklichkeit Gottes: Gott in der Sprache heutiger Probleme. (Abhandlungen zur Philosophie, Psychologie, Soziologie der Religion und Ökumenik, Neue Folge, Bd 30), Schöningh, Munheno/Paderborn/Vieno 1974, ISBN 3-506-70180-0
  • Die scholastische Methode als anthropologische Austragung der Wahrheit. In: Theologie und Glaube 64 (1974) 411 ff und 65 (1975) 99 sekvv.
  • Das „Systematische“ in der Theologie. In: Theologie und Glaube 66 (1976) 300 sekvv.
  • Katholizismus und die Philosophie des deutschen Idealismus. En: Albrecht Langner (eld.): Katholizismus und philosophische Strömungen in Deutschland. (Tagungsband [Okt. 1981] des Arbeitskreis „Deutscher Katholizismus im 19. und 20. Jahrhundert“), Schöningh, Paderborn 1982, ISBN 3506707388
  • Das Verhältnis von instrumenteller und wesentlicher Vernunft als das Problem der Metaphysik in der Theologie. Ein Beitrag zum Studium der Philosophie im Theologiestudium. En: Forum Katholische Theologie 1 (1985) 264-285
  • Gemeinsamkeit der Würde – Verschiedenheit des Dienstes. Zur theologischen Rationalität des Unterschiedes von Priester und Laie. In J. Liminski u.a.: Die Stunde des Laien. Laie und Priester 20 Jahre nach dem Konzil. St. Ottilien 1987, 107–145
  • Das Prinzip Person in Kirche und Hierarchie. Festvortrag für Bischof Josef Stimpfle am 29. Oktober 1988 in Augsburg. En: Forum Katholische Theologie 5 (1989) 51-65
  • Glaube und Kirche heute. Zeitung "Der 13.", Kleinzell 1989
  • Zur Situation heutiger Theologie angesichts einer Neuevangelisierung Europas. Zeitung "Der 13.", Kleinzell 1989
  • Des Menschen Gotteserkenntnis und Gotteserfahrung als theologisches Paradigma Mariens. En: Anna Coreth kaj Ildefons Fŭ (eldd.): Servitium Pietatis. Festschrift für Hans Hermann Kardinal Groer zum 70. Geburtstag. Salterrae, Maria Roggendorf 1989, 68-88
  • Mit Erwin Möde: Priesterausbildung und Tiefenpsychologie. (Ed. Psychosymbolik), München 1990, ISBN 3-925350-32-2
  • Gottes Abbild im Nichts? In U. Zöller (eld.): Die Zukunft unseres Lebens. Antworten auf den Tod. Aschaffenburg 1991, 86–90
  • Der theologische Begriff der Schuld. In Hans Walther Kaluza|H.W. Kaluza (eld.:) Glaube und Politik. Festschrift für Robert Prantner. Duncker & Humblot, Berlino 1991, 41-52
  • „Wer sie hört, hört Christus, und wer sie verachtet, verachtet Christus und ihn, der Christus gesandt hat“. Gedanken zu Weihe und Amt des Bischofs. In Eugen Kleindienst kaj Georg Schmuttermayr (eldd.:) Kirche im Kommen. Festschrift für Bischof Josef Stimpfle. Propyläen, Berlino 1991, 531-552
  • Worte auf dem Weg. Gedanken eines Hirten der Kirche. Zusammengestellt und herausgegeben von Werner Schmid. St. Josef, Kleinhain 1999 (2-a eldono), ISBN 3901853049

Literaturo

  • Hubert Wachter: Kurt Krenn. Gottes eherne Faust, Eldonejo Orac, 1993, ISBN 3701503001
  • Norbert Stanzel: Die Geißel Gottes. Bischof Kurt Krenn und die Kirchenkrise, Eldonejo Molden, Vieno 1999, ISBN 3-85485-030-1
  • Josef Kreiml u. a. (eld.): Der Wahrheit verpflichtet. Festschrift für em. Diözesanbischof Prof. Dr. Kurt Krenn zum 70. Geburtstag, Eldonejo Ares, Graz 2006, ISBN 3-902475-24-2
  • Reinhard Dörner (eld.): Der Wahrheit die Ehre! Der Skandal von St. Pölten. Kardinal-von-Galen-Kreis, Münster 2008, ISBN 3980974898

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.