Kursoro - angle cursor [ˈkɜːɹsəɹ], de la latina vorto cursor [ˈkursor], „kuranto“) en komputila programo markigas la aktualan lokon en la ekrano, en kiu en tekstprilaborilo aperas karaktro tajpata per la komputila klavaro, aŭ en kiu en grafika programo efektiviĝos grafika ago. En tekstprilaborilo la kursoro kutime estas vertikala streko, malpli ofte substreko aŭ bloketo. En aliaj programoj ofte temas pri simbola sago aŭ mano ("muskursoro"), movata en la ekrano per komputila muso.
Fontindiko
- Kursoro en la Komputada Leksikono
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.