Kurkumo | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||
|
La kurkumo (latine: curcuma longa) botanike apartenas al la zingibracoj (Zingiberaceae). Ĝi havas sian originon en Suda Azio.
En la kuirarto uzatas la rizomo de la planto. Kurkumo fajnigas ĉefe rizon, ovaĵojn, mustardon, supojn kaj saŭcojn. Ĝi estas grava aldonaĵo por kareo. Manĝaĵoj spicitaj per kurkumo havas belan flavan koloron.
En natura kuracado kurkumo havas virton kontraŭ:
- 1) ĉio kio estas bruluma malsaniĝo
- 2) la liberaj ionoj (misefikaj en la organismo)
Tiel ĝi uzatas por kontraŭbatali:
- Artriton kaj lumbdoloron
- brulumojn en la Digesta sistemo: Stomako aŭ Intesto, cekumito
- infektojn
- protekto kontraŭ kor-angiaj problemoj
- protekto kontraŭ kancero
Kurkumino aŭ C21H20O6 estas ruĝa-flava solidaĵo trovata en la plantoj de la familio de la kurkumo. Ĝi apartenas al la familio de la zingibro kaj estas uzata kiel herbo-suplemento, en kosmetikaĵoj, kaj en la nutroindustrio kiel nutrogustigilo kaj nutrokolorigaĵo. Kemie, ĝi estas "duarila-heptanoido", apartenanta al la grupo de la "kurkuminoidoj", kiuj estas naturaj fenoloj respondecaj pri la oranĝa-flava koloro de la kurkumo.
Kurkumo, pulvorigita | |
---|---|
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) | |
Energio 350 kkal 1480 kJ | |
Karbonhidrato | 64.93 g |
- Sukeroj | 3.21 g |
- Fibro | 21.1 g |
Graso | 9.88 g |
- saturitaj grasoj | 3.12 g |
- mononesaturitaj | 1.66 g |
- polinesaturitaj | 2.18 g |
Proteino | 7.83 g |
Akvo | 11.36 g |
Vitaminoj | |
Tiamino (B1-vitamino) 0.152 mg | 12% |
Riboflavino (B2-vitamino) 0.233 mg | 16% |
Nikotina acido (B3-vitamino) 5.14 mg | 34% |
Piridoksino (B6-vitamino) 1.8 mg | 138% |
C-vitamino 25.9 mg | 43% |
E-vitamino 3.1 mg | 21% |
K-vitamino 13.4 μg | 13% |
Mineraloj | |
Kalcio 183.0 mg | 18% |
Fero 41.42 mg | 331% |
Magnezio 193.0 mg | 52% |
Mangano 7.833 mg | 373% |
Kalio 2525.0 mg | 54% |
Natrio 38.0 mg | 3% |
Zinko 4.35 mg | 44% |
Procentaĵoj rilatas al usonaj rekomendoj por plenkreskuloj. Fonto: USDA Nutrient database angle |