Kurd estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Dombóvár. La komunumo ne havas interrilatojn kun kurdoj, la simileco estas nur hazarda.
Bazaj informoj
- Areo: 31 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.4478/18.3189
- Loĝantaro: 1340
- Poŝtkodo: 7226
- Telefonprefikso: 74
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Dombóvár. Tiu lasta urbo troviĝas 19, Bonyhád 28 km-ojn for.
Historio
Post la turkoj hungaroj kaj sudslavoj, poste germanoj alvenis. En 1790 incendio okazis.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, gastejo.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Laŭrenco de 1763, pligrandiĝis en 1873
Famuloj
En Kurd naskiĝis fratoj Géza Sebestyén (aktoro) kaj Jenő Sebestyén (aktoro).
Ĝemelkomunumo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.