Kunurbaĵo estas aro da urboj, grandurboj aŭ aglomeraĵoj kunkreskintaj en unu seninterrompe prikonstruitan areon. Diference de aglomeraĵo ekzistas unuopaj urboj kiel memstaraj tutaĵoj, kaj ili ne bezonas havi komunaj instalaĵojn nek unuopan centron - plurcentra formo de aglomeraĵo. Per kuniĝo de kunurbaĵoj estiĝas megalopolo.
Se temas pri kuniĝo de du urboj, estas uzata nocio duurbo. En Ĉeĥio tipa ekzemplo de duurbo estas Brandýs nad Labem-Stará Boleslav. Kvankam tiuj ĉi devene memstaraj urboj estis administre kunigitaj jam en la jaro 1960, ili ankoraŭ ne havas, precipe pro geografiaj kaŭzoj (ili estas kunigitaj nur per unu ponto super Elbo), ĉefan urban centrejon.
Ekzemploj de kunurbaĵoj
Eŭropo
Britio
Ĉeĥio
Germanio
- Ruhr-regiono: Duisburg-Oberhausen-Bottrop-Essen-Gelsenkirchen-Recklinghausen-Herne-Bochum-Dortmund kaj pliaj kunkreskintaj urboj
- la kerno de regiono Rejno-Majno: Frankfurto ĉe Majno-Offenbach-Neu-Isenburg-Eschborn-Kelsterbach-Hattersheim kaj pliaj kunkreskintaj urboj
- la kerno de regiono Rejno-Neckar: Mannheim-Heidelberg-Ludwigshafen-Viernheim-Ladenburg-Weinheim kaj pliaj kunkreskintaj urboj
Pollando
Ameriko
- Bostono-Novjorko-Vaŝingtono (angla akronimo BosNyWash)
- Granda Bonaero
Azio
- Tajheja Megalopolo kun interalie Tokio
Afriko
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.