Kunsziget (kunsiget) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Győr. La loknomo estas hungare: kumano-insulo. En la mezepoko kumanoj setlis en Hungario, el ili kelkaj fondis vilaĝon sur insuleto, kiu poste ĉesis esti insulo.

Bazaj informoj

Situo

Kunsziget situas laŭ bordo de Mosoni Duna, inter Mosoni Duna kaj aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto kaj Vieno, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Győr-Mosonmagyaróvár. Estas ankaŭ traira flankovojo al Győr kaj Mosonmagyaróvár.

Historio

La unua mencio devenis el 1443 en formo "Zyeth" (=insulo). La turkoj detruis la vilaĝon, poste germanoj refondis ĝin. En 1899 granda inundo okazis.

Apud la vilaĝo fiŝista lago troviĝas.

Komunumoj pri sziget (= insulo) en Hungara reĝlando

DunaszigetGelseszigetKertészszigetKisszigetKunsziget
MáramarosszigetMuraszigetŐriszigetSzécsiszigetSziget
SzigetSzigetbecseSzigetcsépSzigethalomSzigetmonostor
SzigetszentmártonSzigetszentmiklósSzigetújfaluSzigetvárTiszasziget
Torontálsziget
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.