Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio
politika organizaĵo kolegeco
Komenco oktobro 2012 vd
Fino 19-a de oktobro 2013 vd
Lando(j) Rusio vd
Retejo Oficiala retejo

Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio, KKRO (ruse Координационный совет (КС) российской оппозиции, mallongige КС aŭ КСО) estis neŝtata politika kaj socia organo prezentita kiel "organo de unuiĝinta rusia opozicio". KKRO aperis dum portempa kresko de politikaj protestoj en Rusio, ĝiaj anoj estis tiam plej konataj gvidantoj de opozicia politika movado: tutcivitaj aktivuloj, liberaluloj, maldekstruloj kaj dekstruloj (rusaj naciistoj).

En oktobro 2012 okazis balotado kiam rusianoj povis voĉdoni por la kandidatoj de opozicio. Post unu jaro estis bezonataj novaj balotoj, tamen ili ne okazis kaj Kunordiga konsilantaro fakte malfondiĝis.

Historio

Pri kreado de KKRO oni deklaris dum dua "Marŝo de milionoj", okazinta 12-an de junio 2012.

Balotoj

Pli detale (ruslingve): Выборы в Координационный совет российской оппозиции.

Agado

Konsisto

La Kunorgiga Konsilantaro de rusia opozicio konsistis el 45 deputitoj, el ili:

  • 30 tutcivitaj aktivuloj;
  • 5 maldekstraj aktivuloj;
  • 5 liberaluloj;
  • 5 naciistoj.

Listo de civitaj deputitoj:

DeputitoKvanto da voĉojRimarkoj
Aleksej Navalnij43723Akiris plej multe da voĉoj
Dmitrij Bikov38520
Garri Kasparov33849
Ksenija Sobĉak32529
Ilja Jaŝin32478
Miĥail Gelfand32260
Jevgenija Ĉirikova32221memeksiĝis
Miĥail Ŝac30580
Vladimir Aŝurkov28754
Dmitrij Gudkov28708memeksiĝis
Tatjana Lazareva28707
Sergej Parĥomenko27434memeksiĝis
Filipp Dzjadko27122
Gennadij Gudkov26973memeksiĝis
Lubovj Sobol25270
Boris Nemcov24623
Olga Romanova23318memeksiĝis
Oleg Kaŝin22496
Andrej Illarionov22445
Sergej Udalcov21424
Vladimir Kara-Murza20845
Rustem Adagamov20813
Aleksandr Vinokurov20382
Maksim Kac19770memeksiĝis
Suren Gazarjan18986
Georgij Alburov18844
Andrej Piontkovskij17662memeksiĝis
Vladimir Mirzojev16026
Oleg Ŝein15744memeksiĝis
Vladislav Naganov15541

Listo de maldekstraj deputitoj:

DeputitoKvanto da voĉojRimarkoj
Aleksej Gaskarov22935
Jekaterina Aitova22921memeksiĝis
Aleksandr Nikolajev14632
Akim Palĉajev13720
Leonid Razvozĵajev12760

Listo de liberalaj deputitoj (ordigo laŭ kvanto da voĉoj):

DeputitoKvanto da voĉojRimarkoj
Sergej Davidis27216
Andrej Pivovarov23314memeksiĝis
Anton Dolgiĥ21164
Anna Karetnikova19174
Pjotr Carjkov17729

Listo de naciismaj deputitoj:

DeputitoKvanto da voĉojRimarkoj
Daniil Konstantinov21433
Igorj Artjomov17393
Nikolaj Bondarik16800
Konstantin Krilov15895
Vladimir Tor10593

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.