Kunčičky | ||
germane Klein Kuntschitz, pole Kończyce Małe | ||
municipa parto | ||
Grekkatolika preĝejo de sankta Antonio el Padovo en Kunčičky | ||
|
||
Oficiala nomo: Kunčičky | ||
Lando | Ĉeĥio | |
---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | |
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | |
Municipo | Ostrava | |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | |
Parto de | Silezia Ostrava | |
Baseno | Ostrava baseno | |
Tipo de parto | Loka parto | |
Eksa minejo | Minejo Alexander | |
Rivero | Ostravice | |
Situo | Kunčičky | |
- koordinatoj | 49° 48′ 33″ N 18° 18′ 03″ O / 49.80917 °N, 18.30083 °O (mapo) | |
Unua skribmencio | 1380 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Situo de Kunčičky enkadre de Ĉeĥio
| ||
Kunčičky enkadre de Moraviasilezia regiono
| ||
Vikimedia Komunejo: Kunčičky | ||
Portalo pri Ostrava | ||
Kunčičky estas historia municipo situanta sur teritorio de Ostrava en Ĉeĥio. Nuntempe ĝi estas loka parto de urboparto Silezia Ostrava. Vivas ĉi tie 1 530 loĝantoj (2021).
Historio
La unua skribmencio devenas el la jaro 1380. Tiutempe ĝia nomo estis Nové Kunčice aŭ Malé Kunčice, por ke ĝi diferenciĝu de pli malnova Velké Kunčice. En la unua duono de la 16-a jarcento ĉi tie estis konstruita kastelo, sed tiu la 16-an de marto 1899 forbrulis ĝis la fundamentoj kaj jam neniam plu ĝi estis renovigita. Ĝis la jaro 1673 ĝi estis parto de Silezia Ostrava, poste ĝi por kelke da jaroj memstariĝis. En la jaro 1849 Kunčičky komune kun Zámostí estis aligitaj al Silezia Ostrava. En la jaro 1866 ĝi memstariĝis. Al Moravia Ostrava ĝi estis aligita la 1-an de julio 1941.
Ĝis la unua duono de la 19-a jarcento temis pri agrikultura municipo. La municipo ĝisatendis propran lernejon en la jaro 1898. En la sama jaro estis en Minejo Alexander komencita minado de nigra karbo, kiu en la jaroj 1890-1910 kaŭzis plialtigon de la nombro de loĝantoj je preskaŭ kvar mil. La minejo estis en la jaro 1926 aligita al najbara Minejo Zárubek.
La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 1-an de majo 1945. En la ĉirkaŭaĵo de minejo Alexander komencis en la jaro 1948 ampleksaj terenaj laboroj celitaj por krei refreŝigejan areon por ostravanoj. Tiu estis finita en la jaro 1950 kaj sub la nomo Parko de ripozo kaj baniĝejo solene transdonita al uzado dum solenoj de Tago de ministoj. Proksime de la areo estis konstruita zoologia ĝardeno.
Vidu ankaŭ
|