Kultura turismo estas maniero de turismo kiu centriĝas al kulturaj allogaĵoj proponitaj de difinita turisma loko, ĉu malgranda vilaĝo, ĉu urbo, regiono aŭ lando. Lastatempe ĝi ekelstaris en zonoj kie ne estas taŭgaj ebloj por aliaj tipoj de turismo: suno kaj strando, sporta, ktp.
Tiu tipo de turismo bezonas histori-artajn rimedojn por sia disvolviĝo. Ĝi estas mlpli postulema kaj malpli dependa el la sezono.
La kultura turismo estas konsiderata parto de la grupo de alternativa turismo. Oni povas subdividigi tiun koncepton laŭ diversaj subtemoj kiaj la jenaj:
- Etnografia: pri kutimoj kaj tradicioj de la popoloj.
- Literatura: pri lokoj aŭ eventoj de bibliografia aŭ biografia karaktero. Ekzemple motivita de klasika verko, kiaj la Odiseado de Homero; la Historioj de Herodoto; Don Quijote de Miguel de Cervantes aŭ Uliso de James Joyce.
- Kina: motivita de vizito al lokoj kie oni filmis difinitajn filmojn aŭ kie oni okazigas kinfestivalojn.
- Funebra: vizito al tombejoj aŭ tomboj de famuloj.
- Eduka: ligita ofte al lernado de lingvoj.
- Scienca: al kongresoj por scienculoj aŭ al enketado.
- Kultura: por viziti muzeojn, arkeologiajn kuŝejojn, kiaj Pompejo, Herkulano, ktp.
- Kuirarta: ligita al tradicia kuirarto.
- Naturo. celas viziti la naturajn vidindaĵojn de montoj, arbaroj, riveroj, lagoj, kavoj, vulkanoj, termaj fontoj ktp. Ĉefe ĉe naturaj parkoj aŭ naciaj parkoj.
- Rura turismo: ĉefe per luado de antikva domo en kamparo aŭ en natura etoso de montaro, arbaro aŭ simple rura.
Eksteraj ligiloj
- Web de FITC & City Break - Feria Internacional Turismo Cultural & City Break Arkivigite je 2020-08-07 per la retarkivo Wayback Machine.
- Kultura turismo en la retejo de UNESCO.
- Studo de Real Instituto Elcano pri rura turismo
- El desarrollo del turismo cultural en Europa
- Nuevos turistas en busca de un nuevo producto: el patrimonio cultural
- Algunas reflexiones sobre el turismo cultural
- Nº 2 Revista g+c - "La ciudad temática" Arkivigite je 2011-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Turismo cultural y patrimonio histórico: aplicación multivariante al estudio de la demanda
- Kategorio Kultura turismo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.