Monda heredaĵo de Unesko | |||||
---|---|---|---|---|---|
statuso de kultura heredaĵo • conservation designation | |||||
natura heredaĵo • kultura heredo | |||||
Lando(j) | sen valoro vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Monda Heredaĵo de Unesko konsistas el la monda kulturheredaĵo kaj el la monda naturheredaĵo, ambaŭ de Unesko.
Ĝi enhavas hom-kreitajn respektive naturajn objektojn, kiuj meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975.
Priskribo
Por esti akceptita en la mondheredaĵon objekto devas elstari en almenaŭ unu el jenaj ses kriterioj:
- Unika arta valoro
- Granda kultura influo al iu regiono aŭ epoko
- Ekstrema malofteco aŭ granda aĝo
- Ekzempla valoro por certa arta evoluo
- Modela reprezentado de arkitektura epoko
- Signifo rilate al elstaraj ideoj aŭ historie gravaj personoj
La nocio de "kultura heredaĵo" venas de episkopo Henri-Baptiste Grégoire; ĝi estis konvencie fiksita en la Konvencio de Hago de la 14-a de majo 1954.
La ideo de la monda heredaĵo ekestis reage al la alvoko de Unesko en 1960, savi la monumentojn de Abu Simbel (Nubio) de subakviĝo pro konstruo de la Alta Baraĵo de Asuano.
Unufoje jare la Mondheredaĵa Komitato de Unesko kunvenas por decidi pri novaj heredaĵoj kaj diskuti la staton de jamaj.
En 2020, la listo de Mondaj Heredaĵoj inkluzivis 1 121 ejojn en 167 landoj kaj politikaj entoj (inkluzive de Kosovo kaj la Palestina Aŭtoritato). [1]
- El tiu tuto, 869 estas kulturaj lokoj, 213 naturaj heredaĵoj.
- la aliaj 39 estas ambaŭkategoriaj.
- 53 estas en la "ruĝa listo" de speciale minacataj monumentoj.
Laŭ la Uneska heredaĵa listo, la mondo estas dividitaj en 5 regionoj:
- Afriko ekskludante nordafrikajn landojn.
- Arabaj landoj en Mezoriento kaj Nordafriko (inkluzive Malnova Jerusalemo).
- Azio kaj Oceanio.
- Eŭropo kaj Nordameriko (inkluzive de Israelo kaj Rusio, kaj ekskluzive de Malnova Jerusalemo).
- Latin-Ameriko kaj Karibio.
La suba tabelo inkluzivas distribuon de ĉi tiuj regionoj kaj ilia klasifiko en junio 2020:
Regiono | Kultura | Natura | Miksa | Tuto | Percento |
---|---|---|---|---|---|
Afriko | 53 | 38 | 5 | 96 | 8.56% |
Arabaj landoj | 78 | 5 | 3 | 86 | 7.67% |
Azio kaj Oceanio | 189 | 67 | 12 | 268 | 23.91% |
Eŭropo kaj Nordameriko | 453 | 65 | 11 | 529 | 47.19% |
Latin-Ameriko kaj Karibio | 96 | 38 | 8 | 141 | 12.58% |
Tuto | 869 | 213 | 39 | 1,121 | 100% |
La unua heredaĵo en la listo estas la insuloj Galapagoj.
La landoj kun la plej multaj heredaĵoj estas Italio kaj Ĉinio kun 55 heredaĵoj, sekvitaj de Hispanio kun 48 heredaĵoj.
Kriterioj
La lokoj elektitaj en la listo de monda heredaĵo devas havi eksterordinaran valoron kaj respondi al almenaŭ unu el la jenaj kriterioj. La ses unuaj kriterioj temas pri kultura heredaĵo, la kvar lastaj pri natura heredaĵo[2].
Kulturo
- (1) La loko estas majstraĵo de la homa kreemo.
- (2) Ĝi atestas pri grandega interŝanĝo de influoj, dum difinita periodo aŭ en difinita kultura areo, al disvolviĝo de arkitekturo aŭ tekniko, de monumentaj artoj, de urboplanado aŭ pejzaĝokreado.
- (3) Ĝi estas unika aŭ almenaŭ eksterordinara atesto pri kultura tradicio aŭ nuna aŭ iama civilizo.
- (4) Ĝi estas elstara ekzemplo de speco de konstruo aŭ de arkitektura aŭ teknika komplekso aŭ de pejzaĝo, kiu ilustras gravan periodon de homa historio.
- (5) Ĝi estas elstara ekzemplo de tradicia homa vivejo, de tradicia uzado de tero aŭ maro, kaj bone prezentas kulturon (aŭ kulturojn) aŭ interagon de homo kun la ĉirkaŭa medio, precipe kiam la medio iĝis damaĝebla pro nemalfarebla ŝanĝo.
- (6) Ĝi estas rekte aŭ materie asociita kun okazaĵoj aŭ vivaj tradicioj, ideoj, kredoj aŭ artaj kaj literaturaj verkoj havantaj eksterordinaran universalan signifon. (La komitato konsideras, ke tiu kriterio prefere uzindas kune kun aliaj kriterioj).
Naturo
- (7) Ĝi prezentas naturajn fenomenojn aŭ lokojn kun eksterordinaraj natura beleco kaj estetika graveco.
- (8) Ĝi estas elstara ekzemplo de gravaj paŝoj en la historio de Tero, inkluzive de vivo, geologiaj procezoj ludantaj rolon en la formiĝo de signifaj terformoj aŭ elementoj de fizika geografio.
- (9) Ĝi estas elstara ekzemplo de ekologiaj kaj biologiaj procezoj ludantaj rolon en evoluo kaj disvolviĝo de ekologiaj sistemoj kaj komunumoj de teraj, akvaj, ĉemaraj kaj maraj kreskaĵoj kaj bestoj.
- (10) Ĝi enhavas la naturajn vivejojn plej ekzempligajn kaj gravajn por konservado de biologia diverseco, inkluzive de tiuj, kie vivas endanĝerigitaj specioj havantaj eksterordinaran universalan valoron laŭ vidpunkto de scienco aŭ konservado.
Naturaj heredaĵoj
Ĝi konsistas el naturaj objektoj (montoj, plantoj, pejzaĝoj ktp.), kiuj pro sia ekstrema malofteco meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975.
Kelkaj objektoj estas protektindaj kaj el kultura kaj el natura vidpunktoj.
Laŭ kontinentoj
Ekzemploj de naturheredaĵaj objektoj estas:
En Afriko
- Rokpentraĵoj de Tasili n'Aĵer, Fortikaĵo Beni Hammad, urboj Tipasa, Ĝemilo kaj Timgado ( Alĝerio)
- Malnova Kairo ( Egiptio)
- Naciaj parkoj Virunga, Garamba, Kahuzi-Biega, Salonga kaj besto-protektejo Okapia Naturrezervejo ( Demokratia Respubliko Kongo)
- Volubilis ( Maroko)
- Naturparko Serengeti kaj Nacia Parko Kilimanĝaro ( Tanzanio)
- Viktoria Akvofalo ( Zambio kaj Zimbabvo)
- Mozaikoj en Volubilis.
En Ameriko
- Naciaj parkoj Los Glaciares, Igŭacuo, Ischigualasto, Talampaya ( Argentino)
- Nacia Parko Morne Trois Pitons ( Dominiko)
- Nacia Parko Galapagoj ( Ekvadoro)
- Arkeologia pejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en Kubo ( Kubo)
- Laguno de El Vizcaíno, Katedralo de Meksikurbo ( Meksiko)
- Naciaj parkoj Yellowstone, Granda Kanjono, Redwood, Great Smoky Mountains, Carlsbad Caverns, Havajaj Vulkanoj, Ĉako ( Usono)
En Azio
- Masada ( Israelo)
- Malnova Urbo (Jerusalemo) ( Israelo kaj Palestino)
- Petra ( Jordanio)
- Erama Ĝardeno, Ŝirazo, Persepolo ( Irano)
- Sarazm ( Taĝikio)
- Minareto de Ĝam ( Afganio)
- Naciaj parkoj Kaziranga, Keoladeo, Sundarbans, Nanda Devi ( Barato)
- Golfo Halong kaj nacia parko Phong Nha-Ke Bang ( Vjetnamio)
- Nacia Parko Komodo en ( Indonezio)
- Korala rifo Tubbataha kaj Barokaj preĝejoj de Filipinoj ( Filipinoj)
- Parko Vulingjuan ( Ĉinio)
- Faga arbaro de Ŝirakami ( Japanio)
Galerio
- La Kupolo de la Roko en Jerusalemo
- Himeĵi-Kastelo, en la urbo Himeĵi, Japanio.
En Eŭropo
- Ponto Mehmed Paŝa Sokoloviĉ, en Višegrad ( Bosnio kaj Hercegovino)
- Bazaltrokaro Giant's Causeway, Iron Bridge ( Britio)
- Nacia Parko Pirin, Rila-monaĥejo ( Bulgario)
- Civito Carcassonne ( Francio)
- Tirinto ( Grekio)
- Monaĥejo de Guadalupe, Dolmenoj de Antekero ( Hispanio)
- La montaro Dolomitoj ( Italio)
- Lagoj de Nacia Parko Plitvicaj lagoj ( Kroatio)
- Kanaloj de Amsterdamo ( Nederlando)
- Nacia parko kaj praarbaro Białowieża ( Pollando)
- Historia urboparto de Porto kaj Laŭra arbaro Laurisilva sur Madejro ( Portugalio)
- Danuba delto ( Rumanio)
- Oraj Montoj de Altajo, ekde 1998, lago Bajkal, ekde 1996, natura sistemo de rezervejo de la Vrangela Insulo de Siberio, baseno de rivero Uvs Nuur, ekde 2003, praaj arbaroj de Komi, ekde 1995, vulkanoj de Kamĉatka, ekde 1996, okcidenta Kaŭkazo, ekde 1999 ( Rusio)
- La Faluna Mino ( Svedio)
- La regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno en la Alpoj ( Svislando)
En Oceanio
- Granda Barilrifo, Aŭstralia pluvarbaro ( Aŭstralio)
- Lago Tegano de Insulo Rennell de Novgvineo.
- Baŭnti-Insularo, Novzelando.
Laŭ landoj
Listoj de objektoj troveblas ĉe:
Kulturaj heredaĵoj
Kelkaj objektoj estas protektindaj kaj el kultura kaj el natura vidpunktoj.
Ekzemploj de kulturheredaĵaj objektoj estas:
- La Chaux-de-Fonds Le Locle[3] : Internacia muzeo pri horloĝerio
- Historia Centro de Cuenca (Ekvadoro)
- Historia Centro de Colonia del Sacramento, de Urugvajo
Vidu ankaŭ
- Liston de la objektoj ĉe Listo de mondaj heredaĵoj
- Monda heredaĵo-listo
- Ruĝa Listo de Monda Heredaĵo
- Listo de mondaj heredaĵoj en Francio
- Listo de mondaj heredaĵoj en Kirgizio
- Listo de mondaj heredaĵoj en Pollando
- Listo de mondaj heredaĵoj en Tanzanio
- Monda heredaĵo en Rusio
- Monda heredaĵo en Litovio
- Heredaĵo, inkluzive Esperanto-heredaĵo.
- Internacia Komitato de Blua Ŝildo
Bildaro
- Piramidoj de Gizo