Adorado aŭ Kulto al prauloj estas kreda aŭ eĉ religia praktiko komuna al variaj religioj bazitaj sur la kredo, ke la membroj de la familio kiuj mortintis (prauloj) havas novan ekziston, interesiĝas pro la aferoj de la mondo kaj posedas la kapablon influi en la sorto de la vivuloj.
Multaj kulturoj enhavas ritaran signifon al la morto de la karuloj. La celo de la kulto estas certigi la bonfarton en la nova ekzistado de la prauloj kaj ties bonan disponon al la vivuloj kaj, foje, peti iun tipon de favoro aŭ helpo. La socia funkcio de la kulto al la prauloj estas kultivi familiajn valorojn, kiel la gefila pieco, lojaleco al la familio kaj kontinueco de la stirpo.
Temas pri praktiko preskaŭ universala al plej parto de kulturoj pli malpli klare, kaj tiel la kulto al la prauloj estas en socioj kun ajna grado de socia, politika kaj teknika komplekseco, kaj restas kiel estara komponanto de diversaj religiaj praktikoj en la modernaj tempoj. Tiu kulto estas speciale ŝlosila en kelkaj afrikaj religioj, el animismo ĝis la rito Buitio kaj en Konfuceismo, kie ĝi ricevas la nomon de filpieco.