Kultaranta ("orostrando") estas somera loĝejo de prezidanto de Finnlando en Naantali en insulo Luonnonmaa. Areo de la somerloĝareo estas 54 ha kaj inkludas parkojn, multajn konstruaĵojn kaj forcejojn. Somere turistoj povas viziti parton de parkoj. La ĉefkonstruaĵo Villa Kultaranta situas sur la plej alta loko de la areo. La prezidanto alvenas al Kultaranta proksimume la 10-an de junio kaj elvenas meze de aŭgusto. K. J. Ståhlberg, la unua prezidanto de Finnlando ne estis en Kultaranta multe, kaj en prezidantperiodo de Lauri Kristian Relander Kultaranta fariĝis regula somera ofica loĝejo de la prezidanto.
Bildaro
- Kastelo Kultaranta, rezidejo de la Prezidento de Finnlando, en 1920
- Kastelo Kultaranta, rezidejo de la Prezidento de Finnlando, en 2006
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.