En geometrio, kulmino estas (n-3)-dimensia ero de n-dimensia hiperpluredro aŭ de (n-1)-dimensia kahelaro.
Por diversaj dimensioj de hiperpluredro, la kulminoj estas:
- vertico de pluredro,
- latero de plurĉelo (4-hiperpluredro),
- edro de 5-hiperpluredro,
- ĉelo de 6-hiperpluredro,
- 4-hiperĉelo de 7-hiperpluredro,
- 5-hiperĉelo de 8-hiperpluredro,
- ...
Por diversaj dimensioj de kahelaroj (eŭklidaj aŭ hiperbolaj), la kulminoj estas:
- vertico de kahelaro de 2-dimensia ebeno,
- latero de kahelaro de 3-dimensia spaco,
- edro de kahelaro de 4-dimensia spaco,
- ĉelo de kahelaro de 5-dimensia spaco,
- 4-hiperĉelo de kahelaro de 6-dimensia spaco,
- 5-hiperĉelo de kahelaro de 7-dimensia spaco,
- ...
Almenaŭ tri facetoj kaj almenaŭ tri krestoj kuniĝas je ĉiu kulmino de konveksa hiperpluredro.
Regula hiperpluredro kun simbolo de Schläfli {p1,p2,p3,...,pn-2,pn-1} havas pn-1 {p1,p2,p3,...,pn-2} facetojn ĉirkaŭ ĉiu kulmino.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- George Olshevsky, Kulmino en Glossary for Hyperspace.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.