Kulm | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Argovio | |
Kantono | Argovio |
Ĉefloko | Unterkulm |
Koordinatoj | 47° 18′ N 8° 6′ O / 47.300 °N, 8.100 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ N 8° 6′ O / 47.300 °N, 8.100 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 37063(2007-12-31) |
Areo | 101,35 km² |
Loĝantardenseco | 365,69 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1905 |
La distrikto Kulm estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 37063 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefloko estas Unterkulm.
Geografio
La distrikto Kulm situas en la Svisa Mezlando en la sudo de Kantono Argovio meze inter Araŭo kaj Lucerno. La orientan limon de la distrukto formas la Lago de Hallwil. Krome la distrikton trafluas de nordo al sudo en ĝia centro la rivero Wyna kaj en oriento la rivero Suro, ambaŭ alfluantoj de Aro. La distrikto etendiĝas sur areo de 101,35 km².
Trafiko
La tri valoj de la kantonoj atingeblas per tri fervojlinioj, nome en oriento la Seetalfervojo de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu sekvas la bordon de la Lago de Hallwil kaj kondukas de Lencburgo al Lucerno, en la centro la etspura Wynatal-Fervojo, kies suda fina haltejo troviĝas en Reinach kaj en okcidento la Suhrental-Fervojo, kies suda finhaltejo estas Schöftland.
Historio
La distrikto Kulm kreiĝis en la jaro 1798 dum la Helveta Revolucio kiel distrikto de la helveta kantono Argovio kaj poste ek de 1803 restis distrikto de la nova svisa Kantono Argovio. La komunumo Unterkulm kontraŭvole en la jaro 1803 fariĝis distriktĉefloko. La konstruo de distriktoficejo tamen estis realigita nur en la jaro 1834.
En mezepoko de 1415 ĝis 1798 la regiono estis servuto de Berno kaj formis parton de la kamparvoktejo Lencburgo. En la jaro 1528 la regiono kontraŭ la rezisto de la loĝantaro estis reformigita.
Komunumoj de la distrikto Kulm
La distrikto Kulm konsistas el 17 komunumoj (stato en 2009), kies plej granda estas Reinach. Jen la aktuala listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Beinwil ĉe la lago | 2720 | 5.78 | 4131 | |
Birrwil | 933 | 5.53 | 4132 | |
Burg | 985 | 0.94 | 4133 | |
Dürrenäsch | 1114 | 5.91 | 4134 | |
Gontenschwil | 2085 | 9.74 | 4135 | |
Holziken | 1165 | 2.86 | 4136 | |
Leimbach | 434 | 1.14 | 4137 | |
Leutwil | 726 | 3.75 | 4138 | |
Menziken | 5452 | 6.38 | 4139 | |
Oberkulm | 2355 | 9.40 | 4140 | |
Reinach | 7724 | 9.48 | 4141 | |
Schlossrued | 877 | 7.25 | 4142 | |
Schmiedrued | 1207 | 8.65 | 4143 | |
Schöftland | 3537 | 6.28 | 4144 | |
Teufenthal | 1600 | 3.57 | 4145 | |
Unterkulm | 2900 | 8.88 | 4146 | |
Zetzwil | 1249 | 5.81 | 4147 | |
Totale (17) | 37'063 | 101.35 | 1905 |
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝo de la distriktoficejo Kulm Arkivigite je 2009-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
- La distrikto Kulm en la Historia Leksikono de Svislando
|
|