Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Kukolkolomboj estas birdoj de la familio de Kolombedoj kaj subfamilio de Columbinae, kiuj konsistigas la genron Macropygia aŭ pli populare dirite kukolkolomboj, pro la longaj vostoj kaj pro la strieco kiun multaj specioj montras en brusto similan al tiu de kukoloj.
La genro enhavas 10 speciojn listitajn jene:
- Stria kukolkolombo, Macropygia unchall
- Ambona kukolkolombo, Macropygia amboinensis
- Bruna kukolkolombo, Macropygia phasianella
- Granda kukolkolombo, Macropygia magna
- Andamana kukolkolombo, Macropygia rufipennis
- Filipina kukolkolombo, Macropygia tenuirostris
- Ruĝeca kukolkolombo, Macropygia emiliana
- Nigrabeka kukolkolombo, Macropygia nigrirostris
- Makinleja kukolkolombo, Macropygia mackinlayi
- Malgranda kukolkolombo, Macropygia ruficeps
La genro Macropygia estis enkondukita en 1837 fare de la angla natursciencisto William John Swainson.[1] La nomo kombinas la Antikvgrekajn makros signife "longa" aŭ "profunda" kaj "-pugios" signife "-puga"), do kombine "grandpuga".[2] La tipa specio estas la Bruna kukolkolombo (Macropygia phasianella).[3]
Ankaŭ la genroj Reinwardtoena (3 specioj) kaj Turacoena (2 specioj) estas nomataj kukolkolomboj.
Notoj
- ↑ Swainson, William John. (1837) On the Natural History and Classification of Birds Volume 2. John Taylor, p. 348–349.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Schodde, R.. (1997) Zoological Catalogue of Australia. Aves (Columbidae to Coraciidae) Volume 37.2. CSIRO publishing. ISBN 978-0-643-06037-1.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.