- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Senica. Pri domaro en distrikto Český Krumlov, parto de municipo Brloh, temas artikolo Kuklov (Brloh).
Kuklov, germane Kuchelhof, hungare Kukló estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Senica.
Bazaj informoj
- 48° 38′ 26″ N 17° 04′ 00″ O / 48.64056 °N, 17.06667 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 38′ 26″ N 17° 04′ 00″ O / 48.64056 °N, 17.06667 °O (mapo)
- Areo: 19km²
- Supermara alteco: 160 m
- Loĝantaro: 807 en 2006
- Poŝtkodo: 908 78
- Aŭtokodo: SE
- Telefonprefikso: 034
Situo
Kuklov situas sur ebenaĵo laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kúty (vilaĝo)-Senica. La lasta urbo troviĝas je 25 km-oj.
Historio
La unua skriba mencio okazis pri la vilaĝo en 1388. En 1828 vivis tie 1704 vilaĝanoj en 238 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado loĝis en Kukló 1285 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Malacka, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Kuklov 762 homoj, (735 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) el la 18-a jarcento
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.