Kukbakisto (france pâtissier, germane Konditor) foje nomata pasteĉisto aŭ sukeraĵisto estas metiisto aŭ laboristo specialigita en la bakado kaj ornamado de produktoj laŭ difinita recepto: pasteĉojn, sukeraĵojn, kuketojn, pastojn, tortojn, desertojn, glaciaĵojn, pralinojn, marcipano, ĉokolado,... Kukbakistoj povas labori en privata kukbakejo eventuale kun rilata sukeraĵejo, en butiko, industria bakejo, en grandaj hoteloj, bistrooj, restoraciij kaj kelkaj kafejoj.
En pli grandaj kuirejoj, la bakisto povas havi plurajn laborantajn, ĉiu respondeca por certaj specoj de bakaĵoj[1]:
- bakisto: respondeca pri pano, kukoj kaj matenmanĝaj kukaĵoj
- sukeraĵisto (france confiseur): respondeca pri bombonoj kaj aliaj dolĉaĵoj
- dekoraciisto: respondeca pri la ornamdo de kukbakaĵoj
- glaĉiaĵisto: respondeca pri malvarmaj kaj frostaj desertoj
Kukbakaĵoj
- Fabrikado kaj prilaborado de
- pastoj kiel foliigita pasto, gistopasto, murbo, pasteĉo, croissant (franca korna bulko).
- Masoj kiel spongkuko, Wiener Masse, meringo, sablomaso, Hippengebäck.
- Tortoj kaj kukoj kiel Sacher-torto, fruktokukoj, marmoraj kukoj, torto de Linz, nigra-arbara ĉerizkuko , fromaĝkuko, svisaj bulkoj (de: Biskuiktrollen), strudelo.
- Preparado kaj servado de
- Malvarmaj desertoj kiel buterkremo, ŝaŭmaĵo, ĵeleo, fruktopladoj, kazeo-pladoj, dolĉaj saŭcoj, crème ganache kaj pralinoj.
- Varmaj desertoj kiel omletoj, benkoj, patkukoj, pankukoj, blinz (hebree: חֲבִיתִית), pudingoj, sufleo, varmaj dolĉaj saŭcoj.
- Glaciaj pladoj faritaj el glaciaĵo: mola glaciaĵo, glaciaĵa torto, bastani (irana glaciaĵo), ŝorbeto, duonfrostigitaj manĝaĵoj (it: semifreddo) aŭ glaciaĵo inuita.
Laborilaro
Plejparto de la laboro estas farita mane uzante specialajn ilojn, igante la profesion de kukisto en arton[2].
La materialaj la plej uzitaj en kukbakejo estas la ŝaŭmigilo, la postskrapilo, ilaro el rustorezista ŝtalo (inox) kaj laminatado. Por certigi bonan higienon, specialaj laborvestoj estas uzataj, kiuj inkluzivas antaŭtukon.
Edukado
En diversaj landoj kukbakisto estas specialiĝo de la baza profesio kuirist(in)o. En la pasinteco metilernado estis la plej ofta speco de edukad. La salajro ankaŭ varias laŭ edukado, sperto, loko kaj taskoj.
Referencoj
- ↑ (en) Pastry Chef job description (priskribo de la posteno de ĉefkukbakisto)
- ↑ (ru) Vladimir Daragan, Kukornamado: la plej bona horo de iu kukisto, Ресторановед, la 21-an de marto 2013
Bibliografio
- Friberg, Bo (1996). The Professional Pastry Chef (3a eld.). New York: Van Nostrand Reinhold. ISBN 0-442-01597-6.