Kuba Ruĝa Kruco | |
---|---|
Cruz Roja Cubana | |
Lando | Kubo |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
fondinto | d-ro Diego Tamayo y Figueredo[1] |
Fondiĝo | 1909 |
prezidanto | d-ro Luis Foyo (stato de 2020) |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
Sidejo | Havano |
Interretejo | http://www.sld.cu/sitios/cruzroja/ |
La Kuba Ruĝa Kruco - hispane Cruz Roja Cubana - estas societo de humanitara helpo en Kubo, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Havano, kaj laŭ la stato de 2020 kiel prezidanto funkcias d-ro Luis Foyo.
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo (hispane)
- informoj en retejo de la internacia federacio Arkivigite je 2019-07-24 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
Notoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.