Kuĉano · قوچان | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo de Irano | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | centra Ĥorasano | ||
Telefonkodo | 0581 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 101 604 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 6′ N, 58° 31′ O (mapo)37.10611111111158.509444444444Koordinatoj: 37° 6′ N, 58° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 313 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kuĉano,[1] persalingve قوچان, estas la ĉefurbo de samnoma distrikto Kuĉano en la provinco Rezaa Ĥorasano (centra Ĥorasano) de Irano. Ĝi estas ankaŭ universitata urbego.
Bazaj informoj
- Areo: km²
- Supermara alteco: 1317 m
- Loĝantaro: 101,604 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo: (+98) 581
Geografio
Kuĉano situas en nordoriento de la lando sur altebenaĵo sur relative plata tereno, suden de la turkmena ĉefurbo Aŝgabato. Kuĉano situas ĉirkaŭ 120 kilometrojn nordokcidente de la provinca ĉefurbo Maŝhado kaj 640 kilometrojn de Teherano.
Historio
Kurdoj estis transloĝigitaj tien en la 17-a jarcento. Kontraŭ landlima militservo la kurdoj ĝuis ampleksan aŭtonomion. Multaj el la loĝantoj de la areo estas ankoraŭ nomadaj kaj vivas en tendoj somere por paŝtadi siajn gregojn. Kuĉano suferis de multaj sismoj, tial la urbo estis translokigita proksimume 10 km oriente de la origina urbo en 1895. Antaŭ 2 jaroj (en 1893) terura sismo okazis, dek mil da homoj mortis, samtempe kvindek mil da brutoj.
Ekonomio
Grajnoj kaj vinoj estas inter la produktoj de la distrikto. En la urbego teknologia universitato funkcias.
Trafiko
Laŭ mapo de Irano Kuĉano ne havas ĉefvojon.
Fontoj
- interalie WikiTrans
- artikolo en Encyclopædia Britannica (angle)
Referencoj
- ↑ D-rino Ludmila Jiroušková: Poŝatlaso de la mondo 1971
Eksteraj ligiloj
- [http:// Oficiala retejo] (perse