Ksuto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Heleno
Patrino Orseis
Gefratoj Eolo (praulo) Doro
Edzo/Edzino Creusa
Infanoj Diomede Achaeus Ion son of Xuthus Aeclus Cothus Ellops

Ksuto (helene Ξοῦθος, latine Xuthus) estis en la helena mitologio nepo de Deŭkaliono kaj lia edzino Pirro, kiuj fariĝis fondintoj de la nova generacio de homoj post inundo de la mondo.

Pro volo de la plej alta dio Zeŭso estis elektitaj Deŭkaliono kaj Pirro kaj estis ŝparigitaj de pereo kaŭze de inundo de la mondo. Ili savis sin en granda ŝrankokesto, kiu post naŭ tagoj de grandaj pluvoj kaj akvaj torentoj albordiĝis sur verto de la monto Parnaso. Ili petis pri eblo de nova popolplenigo de la mondo. Laŭ konsilo de dioj ili ĵetadis malantaŭ sin ŝtonojn, figure "ostojn de la Patrino de Tero" el kiuj devenis novaj homoj.

Deŭkaliono kaj Pirro havis propran filon Helenon, kiu fariĝis prapatro de ĉiuj helenoj. Kiam Heleno edziĝis al nimfo Orseo, naskigis tri filojn:

  • Eolon - fondinton de la tribo Eolianoj
  • Doron - fondinton de la tribo Doroj, tiu estis verŝajne sen propraj posteuloj
  • Ksuton - kies filoj Aĥeo kaj Jono (mitologio) estis fondintoj de la triboj nomataj Aĥajoj kaj Ionoj

Ksuto estis la meza filo de Heleno. Oni rakontas, ke li devis fuĝi en Atenon, ĉar liaj fratoj kulpigis lin pro ŝtelo. Li edziĝis kun Kreŭzo, filino de la atena reĝo Ereĥteo. Liaj filoj Jono kaj Aĥeo donis siajn nomojn al helenaj triboj Aĥajoj kaj Ionoj.

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Xúthos en la ĉeĥa Vikipedio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.