kruda masonaĵo deloĝkonstruaĵo

Kruda masonaĵo, skeleto de konstruaĵokruda konstruaĵo estas termino el konstrufako. Ĝi estas konstruaĵo, kies ekstera konturo inklude de la tegmentkonstrukto estas finkonstruita. Mankas ankoraŭ la fenestroj, la fasadokovraĵo kaj la interna elkonstruo. Krom kelkaj esceptoj la celkonforma utiligado de kruda masonaĵo ne eblas. En kelkaj landoj estas tradicio, ke la laboristoj, arĥitekto kaj la konstruiganto kune festas feston de la konstrufino.

Post la fino de la konstruo de la konstruskeleto ĝi estas kontrolita de statikisto. Tiu fakulo devas pruvi, ĉu ne okazis gravaj eraroj, kiuj minacas la statikon de la konstruaĵo. Post tiu kontrolado okazas la interan elkonstruo de la konstruaĵo.

Planado kaj konstruado

interno de kruda masonaĵo

La planado de la kruda masonaĵo estas ĝenerale la tasko de arĥitekto. Kunhelpas faka inĝeniero pri konstrustatiko.

Literaturo

  • Martin Mittag: Ausschreibungshilfe Rohbau.Teubner Verlag .Wiesbaden.2002. ISBN 3-528-02568-9
  • Bernhard Metzger: Bauherren-Handbuch. Haufe Verlag.2007. ISBN 978-3-448-08267-8. p. 129 pp
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.