Krucumo
Krucumo
Krucumo
AŭtoroAleksandro Drozdov
Eldonjaro1922
UrboZagrebo
EldonintoSudslava Esperanto-Servo
Paĝoj56

Krucumo [1][2] estas verko de Aleksandro Drozdov. El la rusa lingvo esperantigis ĝin Nikolao Hohlov. Tiu traduko aperis 56-paĝa en Zagrebo fare de Sudslava Esperanto-Servo en la jaro 1922.

Recenzoj

Citaĵo
 Epizodo de l' lasta rusa revolucio kaj akre montras la diversecon de opinioj pri ĝi en unu sola familio. La tradukinto majstras nian lingvon. 
 1923, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 44
Citaĵo
 Specimeno el la moderna literaturo. Verko impresita de la ĵuspasinta historia periodo en Ruslando. La traduko estas bonstile farita kaj la eldono plej bone zorgita. Ni tre rekomendas la legadon de tiu libreto. 
 Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.