Kružberk | |||
germane Kreuzberg | |||
municipo | |||
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Kružberk | |||
|
|||
Oficiala nomo: Kružberk | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Opava | ||
Administra municipo | Vítkov | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Moravio, Sudetio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Akva rezervujo | Akva rezervujo Kružberk | ||
Rivero | Moravice | ||
Situo | Kružberk | ||
- alteco | 404 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 50′ 25″ N 17° 40′ 23″ O / 49.84028 °N, 17.67306 °O (mapo) | ||
Areo | 8,29 km² (829 ha) | ||
Loĝantaro | 230 (2023) | ||
Denseco | 27,74 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1377 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 747 86 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0805 | ||
NUTS 5 | CZ0805 568180 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Kružberk | |||
Retpaĝo: www.kruzberk.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Vilaĝo Kružberk situas en Ĉeĥio, 6 km nordoriente de urbo Budišov nad Budišovkou, super valo de rivero Moravice, proksime de la samnomata valbaraĵo Kružberk. Vivas ĉi tie 230 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Budišov nad Budišovkou, Nové Lublice, Jakartovice, Moravice, Svatoňovice kaj Staré Těchanovice.
Historio
La unua mencio pri Kružberk troviĝas en dokumento el la jaro 1377. Kružberk estas en la dokumento indikata kiel parto de vilaĝo Krahují, sed kiu pereis komence de la 15-a jarcento. En la dokumento indikata nomo Creuczenburg estis pli malfrue modifikita je Kreuzberg, t.e. "kruca monto, monto, sur kiu staris kruco". Kružberk kiel feŭdo de opava princlando ofte ŝanĝis posedantojn: en la jaro 1429 estas ĉi tie rememorigata Jindřich Kosíř z Kružberku, en 1439 Jan Dětoch z Čochtendorf kaj Dětoch z Šumvald. Post nuligo de patrimonia establo Kružberk apartenis al distrikto Opava kaj en la jaroj 1949 - 1960 al distrikto Vítkov. Post liberiĝo en la dua mondmilito en la jaro 1945 ĝi estis denove enloĝita. En la jaro 1952 ĝi estis aligita al vilaĝo Staré Lublice kaj la nova vilaĝo portis ĝis la jaro 1962 nomon Lublice. En la jaro 1979 ĝi estis integrita al Budišov nad Budišovkou. Kiel aŭtonoma vilaĝo ĝi estas ekde la jaro 1990. Ties parto estas Staré Lublice, rememorigata jam en la jaro 1283 kaj havanta similajn historian sortojn kiel Kružberk.
Nuntempe
Kružberk estas nuntempe celo de multaj turistoj. Ĉi tie proponas siajn belecojn la naturo, montogrimpado, piedturismo ks.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 760 |
1880 | 781 |
1890 | 731 |
1900 | 686 |
1910 | 618 |
1921 | 602 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 647 |
1950 | 417 |
1961 | 339 |
1970 | 311 |
1980 | 315 |
1991 | 277 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 296 |
2014 | 260 |
2016 | 254 |
2017 | 250 |
2018 | 244 |
2019 | 237 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 235 |
2021 | 245 |
2022 | 238 |
2023 | 230 |