Krtek
animated short film series
Originala titolo Krteček
Origina lando Ĉeĥoslovakio, Ĉeĥio
Ĝenro porinfana filmo, porfamilia filmo, porinfana televida serio, comedy television series, fabelfilmo, movbilda filmo
Reĝisoro Zdeněk Miler
Muziko de Miloš Vacek Vadim Petrov Jaroslav Křička Milan Kymlicka
Amplekso
Epizodoj 49
Elsendo
Elsendita 1957 2000
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb

La Talpo, nomata Krtek Krteček (Talpĉjo, eta talpo), estas animaciita persono en serio de kartunoj, kreita de la ĉeĥa animaciisto Zdeněk Miler.

Krtek

Estis unua spektita en 1956 en Prago, kiam Miler volis krei porinfana kartuno pri kiel la linaĵo estas ellaborita. Li volis forta Disney-influo en la kartuno per elekto de besto por la ĉefrolo, kaj decidis elekti talpon post stumbli pro talpa monteto dum piedirado. La unua filmo nomita "Jak krtek ke kalhotkám přišel" ("Kiel la talpo akiris sian pantalonon") debutis en 1956, kaj la ĉarma ĉefpersono gajnis grandegan popularecon en multaj Orient-Eŭropaj landoj, Germanio, Aŭstrio, Barato kaj Ĉinio. Produktado por pliaj epizodoj komencis en 1963 kaj de tiam, ĉirkaŭ 50 epizodoj estas kreitaj.

La unua epizodo de la kartuno estis rakontita, sed Miler volis ke la kartuno estu komprenita en ĉiuj landoj de la mondo, tiel li decidis uzi siajn filinojn kiel voĉaj aktoroj, reduktante la paroladon al mallongaj ne-vortaj ekkrioj por esprimi la talpaj sentoj kaj mondo percepto. Ili ankaŭ iĝis la testantoj de la procezo de kreado ĉar estis ili kiuj spektis la tutan filmon unue, tiel Miler povis decidi ĉu la mesaĝo de la filmo povus atingi la infanojn, aŭ ne.

Mi bezonis longe por tion konscii, sed kiam mi desegnas Krtek-n, mi min desegnas.

Zdeněk Miler

Dum Majo 2011 la usona astronaŭto kaj geofizikisto Andrew FEUSTEL kunprenis pluŝan figuron de Krtek en kosmon, kadre de lasta uzo de kosmoŝipo »Endeavour« kun restado en la internacia spacejo »ISS«.

La kreinto de »Krtek« ege ĝojis pri tio kaj interŝanĝis donacojn kun la astronaŭto (la astronaŭto ricevis originan desegnaĵon, kaj MILER la pluŝfiguron). En la artikoloj ne estis menciita, sed laŭ foto supozeblas ke ambaŭ renkontiĝis.

FEUSTEL raportas ke la pluŝfiguro dum la restado kutime ŝvebis tra la »ISS«, sed eblis fiksi je la interna muro per dorsa t. n. lapbendeto.[1]

Muziko

La muziko ludas gravan rolon en la kartuno, ĉar la animaciuloj preskaŭ neniam parolas (ili uzas nekompreneblaj emociaj sonoj kelkfoje). La originala muziko de la serio uzas tradiciajn muzikajn instrumentojn (anstataŭ sintezilojn).

Komponistoj:

  • Miloš Vacek
  • Vadim Petrov (1974-1987, la plimulto da epizodoj)

Mallongaj filmoj

Epizodo Esperanta titolo Ĉeĥa titolo Jaro Minutoj
00.Kiel la talpo akiris sian pantalononJak krtek ke kalhotkám přišel195711:51
01.La talpo kaj la aŭtomobiloKrtek a autíčko196314:30
02.La talpo kaj la raketoKrtek a raketa196608:40
03.La talpo kaj la radioaparatoKrtek a transistor196808:10
04.La talpo kaj la verda steloKrtek a zelená hvězda196907:30
05.La talpo kaj la maĉgumoKrtek a žvýkačka196907:20
06.La talpo en la zooKrtek v Zoo196906:05
07.La talpo ĝardenistasKrtek zahradníkem196906:55
08.La talpo kaj la erinacoKrtek a ježek197008:25
09.La talpo kaj la bombon-stangetoKrtek a lízátko197008:00
10.La talpo kaj la televidiloKrtek a televizor197005:30
11.La talpo kaj la ombreloKrtek a paraplíčko197107:10
12.La talpo pentristasKrtek maliřem197209:35
13.La talpo kaj la alumetujoKrtek a zápalky197405:30
14.La talpo kaj la muzikoKrtek a muzika197405:15
15.La talpo kaj la telefonoKrtek a telefon197405:25
16.La talpo kemiistasKrtek chemikem197405:30
17.La talpo kaj la fluganta tapiŝoKrtek a koberec197505:40
18.La talpo kaj la ovoKrtek a vejce'197505:35
19.La talpo je KristnaskoKrtek o Vánocích197505:45
20.La talpo fotistasKrtek fotografem197505:45
21.La talpo horloĝistasKrtek hodinářem197505:25
22.La talpo kaj la konstrumaŝinoKrtek a buldozér197505:43
23.La talpo en dezertoKrtek na poušti197505:52
24.La talpo en karnevaloKrtek a karneval197605:25
25.La talpo kaj la karboKrtek a uhlí199504:10
26.La talpo kaj siaj amikojKrtek a kamarádi199505:18
27.La talpo je semajnfinoKrtek a víkend199505:05
28.La talpo kaj la robotoKrtek a robot199505:00
29.La talpo kaj la festoKrtek a oslava199505:04
30.La talpo kaj la anasetoKrtek a kachničky199505:00
31.La talpo kaj la metrooKrtek a metro199705:00
32.La talpo kaj la fuongojKrtek a houby199704:28
33.La talpo kaj la musetoKrtek a myška199705:19
34.La talpo kaj la leporetoKrtek a zajíček199705:11
35.La talpo kaj la patrinoKrtek a maminka199705:20
36.La talpo kaj la inundoKrtek a potopa199705:04
37.La talpo kaj la neĝhomoKrtek a sněhulák199805:09
38.La talpo ĉe la plaĝoKrtek a dovolená199801:15
39.La talpo kaj la flutoKrtek a flétna199905:05
40.La talpo kaj la fontoKrtek a pramen199905:33
41.La talpo kaj la obstinuloKrtek a šťoura199905:21
42.La talpo kaj la hirundo VikipedioKrtek a vlaštovka200004:25
43.La talpo kaj la fiŝetoKrtek a rybka200005:02
44.La talpo kaj la ranetoKrtek a žabka200205:20

Filmoj

Esperanta titolo Ĉeĥa titolo Jaro Minutoj
La talpo en la urboKrtek ve městě198228:31
La talpo dumsonĝeKrtek ve snu198528:09
La talpo kaj la medicinoKrtek a medicína198728:08
La talpo kin-steluloKrtek filmová hvězda198827:47
La talpo kaj la agloKrtek a orel199228:05
La talpo kaj la horloĝoKrtek a hodiny199428:04

Piednotoj/Fontoj

  1. germanlingva artikolo laŭ bulteno de novaĵagentejo »dpa« kun foto, 2011-07-30
    http://www.news.de/medien/855207254/astronautengeschenk-fuer-kleine-maulwurf-erfinder/1/%5Brompita+ligilo%5D

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.