Krotoszyn | |||
| |||
Blazono | |||
| |||
urbo | |||
---|---|---|---|
Genitivo de la nomo | Krotoszyna | ||
Provinco | Grandpollando | ||
Distrikto | distrikto Krotoszyn | ||
Komunumo | komunumo Krotoszyn | ||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||
Urborajtoj | 1415 | ||
Koordinatoj | 51° 42′ N, 17° 26′ O (mapo)51.69701944444417.435694444444Koordinatoj: 51° 42′ N, 17° 26′ O (mapo) | ||
Alto super la marnivelo | 130 ĝis 140 m | ||
Areo | 22,55 km² | ||
Loĝantaro | 28704 (en 2021) | ||
Loĝdenso | 1 302,8 loĝ./km² | ||
Poŝtkodo | 63-700 ĝis 63-710 | ||
Telefona antaŭkodo | 62 | ||
Aŭtokodo | PKR | ||
TERYT | 4304012044 | ||
Estro | Julian Władysław Jokś | ||
Titolo de estro | Urbestro | ||
Adreso de estraro | ul. Kołłątaja 7 | ||
Poŝtkodo de estraro | 63-700 | ||
Telefono de estraro | 62 725-23-80 | ||
Fakso de estraro | 62 725-34-36 | ||
Ĝemelaj urboj | (Nederlando) Brummen (Litovio) Maišiagala (Francio) Fontenay le Comte (Germanio) Dierdorf | ||
Komunuma retejo | http://www.krotoszyn.pl | ||
Krotoszyn (germane: Krotoschin) estas urbo en la provinco (historie vojevodio) de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Krotoszyn. Fine de 2021 en la urbo vivis 28 704 loĝantoj.
Historio
Historio de Krotoszyn de la 15-a ĝis 19-a jarcentoj
- La setlejo jam estis konata en la jaro 1405, kiam aperis la unua dokumentita mencio pri la vilaĝo Crothoszino. La urbo estis fondita en la jaro 1414 tre proksime de la vilaĝo Krotoszyn. Fondinto de la urbo partoprenis en la Batalo de Grunwald, Wierzbięta Krotoski el la familio Łodziów.
La teksado en la urbo falis, tamen disvolviĝis la peltfarado kaj ŝufarado.[1]
Historio de Krotoszyn dum la 20-a jarcento
Grandaj ŝanĝoj en la aspekto de la urbo okszis nur en la komenco de la 20a jc, kiam oni konstruis la plimulton de industriaj entreprenoj, lernejoj kaj la urbaj oficejaj domegoj.
En oktobro 1939 germanoj ekzekutadis loĝantojn de Grandpolio kadre de la Operaco Tannenberg (germane Unternehmen Tannenberg, litere "Entrepreno T.") tio estis la kodnomo de eksterma agado kontraŭ la pola intelektularo dum la dua mondmilito, kiel parto de la Generalplan Ost ("Ĝenerala Plano Oriento").
Post la dua mondmilito, Krotoszyn restis la sidejo de la distriktaj kaj komunumaj aŭtoritatoj. La loĝantaro de la urbo de tiam duobliĝis ĝis preskaŭ 30 000 homoj. Oni konstruis la aron da loĝ-blokoj, kaj rande de la urbo oni konstruis la setlejojn de unufamiliaj domoj.[1]
Bibliografio
- Klaus-Dieter Alicke, Lexikon der jüdischen Gemeinden im deutschen Sprachraum (germane: Leksikono de la judaj komunumoj en Germanlingvio), Gütersloh: Gütersloher Verlagshaus, 2008.
- Jochen Böhler, Klaus-Michael Mallmann, Jürgen Matthäus, Einsatzgruppen in Polen, Darmstadt: eldonejo Wissenschaftliche Buchgesellschaft, 2008, pole tradukita je la nomo Einsatzgruppen w Polsce. Varsovio: eldonejo Bellona, 2009.
- Leon Plater, Opisanie historyczno-statystyczne Wielk Księstwa Poznańskiego (pole: Historia kaj statistika priskribo de la Grandduklando Poznana), Lejpcigo: Jan Nepomucen Bobrowicz, Księgarnia Zagraniczna [Fremda Librejo], 1846.
- Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski, Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich (pole: Geografia vortaro de la Regno de Pollando kaj aliaj slavaj landoj), volumo 4, Varsovio, eldonita de Władysław Walewski, 1883.