Krostitz | |||||||
| |||||||
neurba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Saksio | ||||||
Distrikto | Distrikto Norda Saksio | ||||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Krostitz | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | 034295 | ||||||
Poŝtkodo | 04509 | ||||||
Aŭtomobila kodo | TDO | ||||||
Oficiala Municipokodo | 14730150 | ||||||
Subdivido | 12 komunumopartoj (Ortsteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Wolfgang Frauendorf | ||||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||||
Adreso de la administrejo | Dübener Str. 1 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 4155 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 28′ N, 12° 27′ O (mapo)51.46222222222212.453333333333Koordinatoj: 51° 28′ N, 12° 27′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 127 m | ||||||
Areo | 43,83 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://krostitz.de/ | ||||||
Krostitz estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Saksio de la federacia lando Saksio kaj estas la administra centro de samnoma komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Krostitz. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 4155 loĝantojn.
Ekonomie la komunumon dominas granda bierfarejo, kiu aparte konatas pro malhela biero nomata "Ur-Krotzizer". Ties botelojn dekoras stiligita portreto de la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo, kiu kun sia armeo en 1632 dum la Tridekjara Milito laŭ loka legendo pasis la loĝlokon, ricevis glason da loka biero kaj laŭdire tiom entuziasmis, ke li al la bierfarinto donacis oran ringon. Nuntempe tamen ankoraŭ pluraj aliaj bieroj faratas en la bierfarejo, interalie pilzena biero de la marko Jever, kies hejma bierfarejo estas en nordokcidenta Germanio, pli ol 450 kilometrojn for de Krotzitz.
Eksteraj rilatoj
|