Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La krokodila familio de Krokodiledoj (Crocodylidae) inkludas la verajn krokodilojn, kiuj estas la membroj de la subfamilio de Krokodilenoj (Crocodylinae), same kiel eble la tipan specion de la malaja gavialo aŭ tomistono, nura vivanta membro de la subfamilio Tomistominae. Tiu lasta estas celo de polemiko ĉu ĝi estas krokodilo aŭ fakte apartenas al la familio Gavialidae.[1] Plia genetika analizo estas farota por veni al fina konkludo.
Taksonomio
Totalo de tri vivantaj genroj estas metitaj en la familio Krokodiledoj, inklude totalon de 15 specioj, kiel la Okcidentafrika krokodilo, kiu estas nune akceptita kiel vera specio pli ol subspecio de la Nila krokodilo. Ĵusaj studoj sugestas, ke la Nana krokodilo, Osteolaemus tetraspis, ne estas unusola, sed du aŭ eĉ tri specioj, kaj ke la Fajnmuzela krokodilo estas du specioj.[2][3] Tiel, la specioj de nuntempaj krokodiloj povus esti 18 aŭ 19, metante la speciojn de nuntempaj krokodiluloj al totalo de 28 aŭ 29 anstataŭ 25.
Specioj
Plej specioj estas grupigitaj en la genro Crocodylus. La alia vivanta genro, Osteolaemus, estas monotipa (kiel estus Mecistops, se agniskita).
- Familio Crocodylidae
- Subfamilio †Mekosuchinae (formortinta)
- Subfamilio Crocodylinae
- Genro Crocodylus
- Crocodylus acutus, Centramerika krokodilo aŭ Maldikbeka krokodilo
- Crocodylus halli, Halli krokodilo
- Crocodylus intermedius, Orinoka krokodilo
- Crocodylus johnsoni, Aŭstralia krokodilo
- Crocodylus mindorensis, Filipina krokodilo
- Crocodylus moreletii, Moreleta krokodilo aŭ Meksika krokodilo
- Crocodylus niloticus, Nila krokodilo
- Crocodylus novaeguineae, Novgvinea krokodilo
- Crocodylus palustris, Marĉa krokodilo
- Crocodylus porosus, Mara krokodilo
- Crocodylus rhombifer, Kuba krokodilo
- Crocodylus raninus, Bornea krokodilo
- Crocodylus siamensis, Siama krokodilo (eble formortinta en naturo)
- Crocodylus suchus, Okcidentafrika krokodilo
- Genro Osteolaemus
- Osteolaemus tetraspis, Nana krokodilo (estas celo de polemiko ĉu estas du specioj; ĵusaj (2010) DNA analizoj indikas tri diferencajn speciojn: O. tetraspis, O. osborni kaj tria, nune sennoma.)
- Genro Mecistops
- Mecistops cataphractus Okcidentafrika fajnmuzela krokodilo
- Mecistops leptorhynchus Centrafrika fajnmuzela krokodilo
- Genro †Euthecodon
- Genro †Rimasuchus (iam Crocodylus lloydi)
- Genro †Voay Brochu, 2007 (formerly Crocodylus robustus)
- Genro Crocodylus
Notoj
- ↑ Gatesy, Jorge; Amato, G.; Norell, M.; DeSalle, R.; Hayashi, C. (2003). "Combined support for wholesale taxic atavism in gavialine crocodylians" (PDF). Systematic Biology. 52 (3): 403–422. doi:10.1080/10635150309329.
- ↑ (Marto 2009) “Species-level diversification of African dwarf crocodiles (Genus Osteolaemus): A geographic and phylogenetic perspective”, Molecular Phylogenetics and Evolution 50 (3), p. 496–506. doi:10.1016/j.ympev.2008.11.009.
- ↑ (2018-10-24) “Systematic revision of the living African Slender-snouted Crocodiles ( Mecistops Gray, 1844)”, Zootaxa (en) 4504 (2).