La mineralo Krizolito, foje ankaŭ nomata "olivino", laŭ difino de la Reta Vortaro estas "multekosta ŝtono, plej perfekta kristalo de peridoto, bele verdeta, travidebla." Temas pri multloke kaj grandkvante trovebla silikato kun la kemia struktura formulo (Mg,Mn,Fe)2[SiO4].
Ĝi strukure parencas al la same silikata mineralo Topazo, kaj longe estis konfuzita kun ĝi. Tiel eĉ la nomo Topazo laŭ la romia natursciencisto Plinio la Maljuna venu de la insuleto Topazos (supozeble la insulo Zabargad aŭ "Sanktjohana Insulo"), kiu situas en la Ruĝa Maro, kvankam fakte tie de antikvaj tempoj miniĝas ne topazo, sed krizolito.
Uzo kiel gemo
Krizolito estas valora gemo, kiu tamen, pro ĝia relativa abundo, ne tro multekostas, eĉ por grandaj, altkvalitaj pecoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.