Krizokolo (chrysocolla) estas kupro-enhava hidrosilikato.
Kemiaj kaj fizikaj proprecoj
- Formulo: CuSiO3+xH2O. {varioj: (Cu,Al)2H2Si2O5(OH)4xH2O.}
- Simetrio: ĝi apenaŭ havas simetrion en la monoklina kristal-sistemo.
- Denso: 2,0-2,2 g/cm³.
- Dureco: 2,0-4,0, mola mineralo (laŭ Mohs-skalo).
- Fendiĝo: ne-fendebla.
- Romposurfaco: neglata, konka.
- Koloro: griz-blua, vigla blua, turkiz-blua, verd-blua.
- Brilo: vitra aŭ grasa.
- Travidebleco: diafana.
- Pulvoro: verde blanka.
- Specifaĵo: disiĝas en klorida acido.
- Teoria kuproenhavo: Cu = 36%.
Origino de la nomo
La nomo venas el la kunmeto de greka krizos (=oro) kaj kolla (=argilo), ĉar oni uzis ĝin por oro-lutado.
Akompanaj mineraloj
Verkoj diverslingve
- Bognár László: Ásványhatározó. Gondolat Kiadó. 1987.
- Koch Sándor: Magyarország ásványai. Akadémiai Kiadó. 1985.
- J.Arem: Rock and Minerals. Toronto. 1974
- Walter Schumann: Minerals of the World. Sterling Publishing Co. Inc., New York. 1998.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.