La Krizo de decembro de 2001 en Argentino estis financa kaj politika krizo generita de la limigo kontraŭ la libera elpreno de mono el fiksaj fondusoj, bankokontoj kaj ŝparaĵoj nomita Corralito, kiu okazigis la rezignon al la prezidenteco fare de Fernando de la Rúa la 20-a de decembro de 2001, kaj kondukis al situacio de prezidenta povovakuo. La plej-parto de la partoprenantoj de tiuj protestoj estis memkunvokitoj, kiuj ne rilatis al politikaj partioj aŭ precizaj sociaj movadoj. Ilia populara moto estis: "¡Que se vayan todos!" [ke se BAjan todos] (foriru ĉiuj). En la protestoj mortis 39 personoj fare de la policanoj, inter ili 9 junuloj.
Eksteraj ligiloj
- ENTA, rilate al Argentinazo Arkivigite je 2022-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Por qué 2001 no fue un fracaso, artikolo de analizo kaj opinio pri 2001 kaj 15M
- Rekta demokratio en Argentino
- Argentina: ¿de la crisis del sistema a la restauración peronista? Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotaro pri la Argentinazo
- Cacerolazo 2001 - pri amaskomunikiloj (libro gratuito)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.