Krisztina Szalay
Krisztina Szalay en 2009
Krisztina Szalay en 2009
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1963 (1963-05-16) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Budapesti Tanítóképző Főiskola Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Antal Cserna
Okupo
Okupo aktoro reĝisoro verkisto

Krisztina Szalay [kristina salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalay Krisztina estas hungara aktoro, voĉoaktoro, bonfaranto. Ŝia persona nomvarianto estis Kriszta, ŝia edzo estis Antal Cserna.

Krisztina Szalay[1][2] naskiĝis la 16-an de majo 1963 en Budapeŝto.

Biografio

Krisztina Szalay maturiĝis en infanĝardenista mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1981, poste ŝi akiris kantoinstruistan diplomon en pedagogia altlernejo en 1984, poste ŝi studis en aktorstudio de Teatro Magyar, fine ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1988. Ŝia ĉefinstruisto estis Károly Kazimir. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro de Nyíregyháza, sed en la sekva jaro ŝi fondis ankaŭ propran teatreton. Inter 19891995 ŝi estis membro de Gaja Teatro, poste kiel sendependa aktoro ŝi havis rolojn en pluraj teatroj. Baldaŭe ŝi ludis en diversaj teatroj, sed en 2013 ŝi revenis al Teatro Magyar. Ekde 2008 ŝi produktis spektaklojn per kaj por handikapuloj. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 2010-2021. Ŝi edziniĝis kaj naskis trifoje.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)

Ŝiaj teatraĵoj (elekto)

  • Csipkerózsikaland (kunaŭtoro, 1993)
  • És a nyolcadik napon (2005)
  • Maradjunk annyiban (ankaŭ reĝisoro, 2017)

Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)

Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)

  • Fürkész történetei (1983)
  • Családi kör (1999)
  • Családi album (serio, 2000-2001)
  • Kisváros (2001) - Helga
  • Korhatáros szerelem (2018) - patrino de Benett

Ŝia libro

  • Lélekre vetkőzve (2012)

Fontoj

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.