Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Nigra heleboro L., 1753 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Nigra heleboro [1] aŭ Kristnaska rozo (Helleborus niger) apartenas al la genro Heleboro, kiel ankaŭ la Orienta heleboro (Helleborus oriëntalis). Ĝi estas konata kiel sorĉistina herbo.
Priskribo
La nigra heleboro estas staŭdo de proksimume 30 cm alto. La vintroverdaj; manformaj folioj havas sep ĝis naŭ malhelverdajn, ledecajn folietojn, kiuj havas dentojn en ilia supra duono. La novaj folioj aperas kune kun la flortigoj.
La planto floras per unu aŭ kelkaj blankaj aŭ rozkoloraj floroj. La floroj alikoloriĝas al rozkolora post la fekundiĝo. Post la florado aperas la frukto, kiu konsistas el kelkaj folikloj.
La nigra heleboro sovaĝe troviĝas sur la deklivoj de la orientnordaj kaj sudaj Alpoj.
Ĝi estas venena.
Referencoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 430: nigra heleboro
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.