Kristnaska Triptiko
Kristnaska Triptiko
Kristnaska Triptiko
AŭtoroFelix Timmermans
Eldonjaro1938
UrboAntverpeno
EldonintoFlandra Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj
Paĝoj48

Kristnaska Triptiko (nederlande : Driekoningen Triptiek [1]) estas novelo de la flandra aŭtoro Felix Timmermans el la jaro 1923. Ĝi estis Esperantigita de Eugeen Paesmans kaj eldonita de Flandra Unuiĝo de Katolikaj Esperantistojen 1938. Reeldonaĵo aperis en 1977 fare de la Esperanto-grupo La Verda Stelo de Antverpeno.

Recenzoj

La Driekoningen Triptiek de Hieronymus Bosch
Citaĵo
 ...Inter liaj verkoj, la "Kristnaska Triptiko" estas juvelo pro sia naiva kaj pia priskribo. La rakonto servis kiel bazo por la konata teatraĵo Waar de sterre bleef stille staan (Kie haltis la stelo), kiu dum la Kristnaska periodo ofte estas prezentata en multaj teatrejoj de Okcidenta Eŭropo.
La aŭtoro estas ankaŭ lerta desegnisto, kaj li por tiu ĉi eldonaĵo desegnis novan ilustraĵon por la kovrilo, kaj aldonis, kiel pruvon de sia simpatio al Esperanto, specialan, kiu montras la stelon super la staleto de Betleĥem, kun la vortoj : "Paco per Esperanto". 
 Eugeen Paesmans (1938)
Citaĵo
 Multnom braj estas la esperantistoj kiuj bonege amuziĝis per la libro de la granda flandra verkisto Felix Timmermans «Pallieter ».

Estis do tre bona ideon de F.U.K.E. eldoni verketon de tiu sama aŭtoro sed kiu lumigas lin laŭ tuta alia maniero.

La libreto, kiu estas zorge eldonita kaj enhavas diversajn ilustraĵojn, certe trovos ĝeneralen plaĉon. 
 Belga esperantisto

n254 (apr 1938)}}


Referencoj

  1. La nomo referencas al fama samnoma pentraĵo de Hieronymus Bosch

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.