Kristiano la 1-a de Saksio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princo-elektisto de Saksio | |||||
Regado | 1586–1591 | ||||
Antaŭulo | Aŭgusto, lia patro | ||||
Sekvanto | Kristiano la 2-a, lia filo | ||||
Persona informo | |||||
Christian I. von Sachsen | |||||
Naskonomo | germane: Kurfürst Christian von Sachsen | ||||
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1560 en Dresdeno | ||||
Morto | 25-an de septembro 1591 (30-jaraĝa) en Dresdeno | ||||
Tombo | Katedralo de Freiberg vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Ŝtataneco | Saksio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Albertidoj, branĉo de la dinastio Wettin • Dinastio Wettin vd | ||||
Patro | Aŭgusto de Saksio vd | ||||
Patrino | Anne of Denmark, Electress of Saxony vd | ||||
Gefratoj | Alexander von Sachsen • Dorothea of Saxony • Elizabeto de Saksio • Anna de Saksio vd | ||||
Edz(in)o | Sophie of Brandenburg vd | ||||
Infanoj | Kristiano la 2-a de Saksio • Johano Georgo la 1-a de Saksio • Sophie, Duchess Consort of Pomerania-Barth • August of Saxony • Dorothea, Abbess of Quedlinburg • Anne Sabine von Sachsen • Elisabeth von Sachsen vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | artkolektanto vd | ||||
Aktiva en | Dresdeno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kristiano la 1-a (naskiĝinta la 29-an de oktobro 1560 en Dresdeno, mortinta samloke la 25-an de septembro 1591 estis princo-elektisto de Saksio. Li estis la ununura filo postvivanta de Aŭgusto de Saksio.
Vivo
Estante malforta, cedema kaj maltalenta li ade dependis de la kaŝkalvinisto kanceliero Nikolaus Krell. Li forlasis la trakojn de severa luteranismo kaj favoris la unuiĝemulojn inter la protestantoj germanaj. Krome li subtenis la bofraton Johann Casimir, grafo de Palatinato kaj la samreligiulojn en Franclando kaj Nederlando.
En Dresdeno li konstruigis multajn belajn konstruaĵojn kaj zorgis pri la bonstato de la urbo. Li alikonstruigis la Königstein-fortikaĵo je granda citadelo.
Evoluoj postmortaj
Sub la filo Kristiano la 2-a (Saksio) kiu ekregis en la jaro 1601-a la ortodoksio luterana ree venkis; Crell ekzekutitis kaj la princo-elekstisto rompis la kontaktojn kun la evangelia partio en la Sankta Romia Imperio. Tamen li ne estis dankata fare de la imperiestro. Posteulo lia estis la frato Johano Georgo la 1-a, alia filo de Kristiano la 1-a.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 4. Leipzig 1906, p. 109, kio legeblas tie ĉi interrete.