Kristóf Deák
Oskar-premiito
Persona informo
Deák Kristóf
Naskiĝo 7-an de junio 1982 (1982-06-07) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungara Popola Respubliko
Lingvoj hungara angla germana vd
Loĝloko Londono Ĝenevo Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo Universitato de Westminster ELTE Apáczai Csere János High School and Boarding School vd
Familio
Patrino Enikő Ács vd
Edz(in)o Nina Kov vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro scenaristo filmmuntisto vd
Aktiva dum 2010– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Kristóf Deák [kriŝtOf], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deák Kristóf estas hungara reĝisoro, filmomuntisto, scenaristo, produktoro.

Kristóf Deák naskiĝis la 7-an de junio 1982 en Budapeŝto.

Biografio

Kristóf Deák frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li iom studis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, poste li akiris filmteknikan diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2006. Li vivas en Londono ekde 2009, kie li plulernis en filma universitato, poste li estis asistanto samloke 2 jarojn. Li fondis propran firmaon, ekde 2014 li estas ankaŭ reĝisoro kaj scenaristo. Li parte laboras en Budapeŝto, parte en Londono. Liaj filmoj ricevis diversajn premiojn ekde 2016. Li havas edzinon.

Elektitaj scenarlibroj

  • Golf with a Shotgun (mallonga filmo, ankaŭ produktoro, 2010)
  • Mindenki (mallonga filmo; ankaŭ reĝisoro kaj produktoro, 2016); en 2017 Oskar-premio
  • A legjobb játék (2018)

Elektitaj filmoj, kie li estis produktoro

  • Hatemelet tiszta üveg (2005)
  • Eszméletlen (televizia serio) (2017)

Elektitaj reĝisoraĵoj

  • Hacktion (2011)
  • The Boss (brita mallonga komedio, 2012)

Elektitaj filmoj, kie li estis filmomuntisto

  • Született lúzer (hungara televizia serio) (2008-2009)
  • The Hunt (brita mallonga filmo, 2009)
  • Beverley (usona mallonga dramo, 2015)

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.