Kriens
Blazono de Kriens
Kriens
komunumo en Svislando urbo en Svislando
Kantono Lucerno
DistriktoLucerno
Koordinatoj 47° 2′ 5″ N  16′ 48″ O / 47.03472 °N, 8.28000 °O / 47.03472; 8.28000 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 5″ N  16′ 48″ O / 47.03472 °N, 8.28000 °O / 47.03472; 8.28000 (mapo)
Nombro de loĝantoj25691
Areo27,31 km²
Alteco490 m super marnivelo
Poŝtkodo6010-6012
Komunumkodo1059
Mapo de Kriens

Kriens estas urbo kaj komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 25591 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Kriens situas sudokcidente de la kantonĉefurbo Lucerno, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, kaj nordokcidente de la monto Pilato. Al la urbo Kriens apartenas ankaŭ la vialĝo Hergiswald.

Najbaraj komunumoj

La komunumo kriens limas en nordo al Malters kaj Littau, en nordoriento al Lucerno, en sudoriento al Horw, en sudo al Hergiswil (Kantono Nidvaldo), kaj en okcidento al Schwarzenberg.

Trafiko

Antaŭe al Kriens kondukis la Kriens-Lucern-Fervojo, kiu tamen jam antaŭ jardekoj estis fermita por la persontransporto. En la jaro 2004 la reloj de la hatejo Kupferhammer ĝis la urbocentro estis malkonstruitaj. Ĝis Kupferhammer daŭre okazas vartransporto. Kriens hodiaŭ estas komplete integrita al la loka busreto de la urbo Lucerno. La urbo Kriens ankaŭ disponas pri prora aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2.

Historio

La unua dokumenta mencio de Kriens datas proksimume - ne eblas ekzate datigi la dokumenton - el la jaro 840 kiel Chrientes.

En la jaro 1291 Kriens fariĝis habsburga posedaĵo. Jam en tiu tempo lucernanoj estis gravaj bienposedantoj en la komunumo. En la jaro 1392 la urbo Lucerno fariĝis la senjoro de Kriens. Ek de la jaro 1421 ĝis la Helveta Revolucio Kriens apartenis al la lucerna kamparvoktejo Horw-Kriens. En la jaro 1653 en Kriens okazis ribelo de la kamparanoj kontraŭ la feŭda reĝimo de la urbo Lucerno sub la gvido de Hans Spengler. Kun la kreiĝo de la Helveta Respubliko Kriens estis integrita al la distrikto Lucerno.

En la jaro 1845 la vilaĝo Hergiswald estis integrita al Kriens. En la 1950-aj jaroj Kriens atingis pro la kreskanta loĝantaro la statuson de urbo.

Esperanto-movado

En Kriens Andreas Künzli la aŭtoro de la Enciklopedio Universalaj Lingvoj en Svislando pasigis sian junecon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.