Kriŝnanagar | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Okcident-Bengalio • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 741101 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 153 062 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 8 283 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 24′ N, 88° 30′ O (mapo)23.488.5Koordinatoj: 23° 24′ N, 88° 30′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 14 m [+] | ||
Areo | 18,48 km² (1 848 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Krishnanagar [+] | |||
Kriŝnanagar, bengale: কৃষ্ণনগর estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en orienta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Nadia, kie ĝi estas ties sidejo. Kriŝnanagar estas grava centro por kulturo kaj literaturo. La urbego estis nomita laŭ raĝo en:Krishnachandra Roy.
Demografio
En 2011 Kriŝnanagar havis 181 182 da loĝantoj kun legopovo 88%.
Geografio
Kriŝnanagar situas laŭ rivero sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 14 m super la marnivelo. Tropiko de Kankro pasas tra la periferio de la urbego. Nabadvip troviĝas 13, Ŝantipur (Okcidenta Bengalio) 18, Kaljani 49, Bordoman 66, Bolpur 89, subŝtata ĉefurbo Kolkato 94, tutlanda ĉefurbo Delhio 1267, Mumbajo 1697 kilometrojn (aere) .
Historio
En tiu areo estis komunumo "Reui" (রেউই) kun miljara historio. Ĝi evoluis nur malrapide, tamen ĝi estis signifa eduka centro, krome sidejo de la maharaĝo. La municipo estis establita en 1864 kaj ĝi iĝis komerca centro.
Ekonomio
Kriŝnanagar estas agrikultura urbo, la ĉefkultivaĵoj en la areo estas rizoj, jutoj, sukerkanoj kaj mangoj. La bredado ankaŭ ludas gravan rolon. Sukermuelado estas la ĉefa industrio, sed gravas ankaŭ la produktado de pentritaj argilaj figuroj kaj dolĉaĵoj. La grandurbo estas hejmo de multaj administraj kaj instruejoj same kiel hospitaloj, bankoj.
Religio
La hinduismo estas la primara religio en Kriŝnanagar kun preskaŭ 91%, poste sekvas la islamo kun ĉirkaŭ 6%, fine kristanismo ĉirkaŭ 3%. Kriŝnanagar estas katolika diocezo.
Eduko
En Kriŝnanagar la plej altnivela instruado okazas en altlernejoj kaj akademio.
Lingvoj
La oficiala lingvo en Kriŝnanagar estas la bengala lingvo, al kiu la angla aldoniĝas.
Trafiko
Al Kriŝnanagar 3 fervojaj linioj kuras el Ranaghat, Ŝantipur kaj Baharampuro, krome 7 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La navigebla rivero havas ponton. La plej proksima flughaveno funkcias en Kolkato. Enurbe aŭtorikiŝoj, ciklorikiŝoj, elektraj rikiŝoj kaj taksioj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
Jare pluvas en Kriŝnanagar averaĝe 1030 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte inter majo-oktobro dum la musono. La temperaturo varias inter 20-32 °C.
Vidindaĵoj
- diversaj preĝejoj, plej ofte hinduaj temploj
- reĝa palaco, en sia interna korto templo, konstruitaj en la malfrua 19-a jarcento
- arbaro (22 km for) establita en 1980
- biblioteko (1856)
- hortikultura ĝardeno
- protestanta preĝejo (1840-aj jaroj)
- katedralo
Fontoj
- WikiTrans
- brita enciklopedio