Kretotabulo aŭ Nigra tabulo estas reuzebla surfaco por skrapado sur kiu oni skribas kaj desegnas per kreto aŭ alimaterialaj markiloj. Kretotabuloj estis farataj unue el glataj, maldikaj pecoj el ardezo. Nuntempe ili estas ĝenerale fabrikataj el farbita ligno.
Oni uzas kretotabulojn ĉefe por instruaj celoj. La kretomarkojn oni povas facile kaj rapide forviŝi per malseketa teksaĵo aŭ forviŝilo speciala por kretotabuloj, ĝenerale konsistanta el lingna bloko kun peco da felto.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.