Nesolvitaj problemoj de lingvoscienco
Kiel aperas kreolaj lingvoj?

Kreola lingvo (aŭ tutsimple "kreolo") estas eksa piĝino, kiu ekhavis denaskajn parolantojn. Kreola lingvo, per apero de popolo parolanta en ĝi, povas iĝi sufiĉe riĉa kaj nuancplena por servi kiel nacia lingvo, kiel okazis en kelkaj eksaj kolonioj (Haitio, Nov-Gvineo ka.).

Termino

La vorto "kreolo" devenas de hispana criar, kio povas signifi "kreskigi" aŭ "nutri". Estas nomo por ĉiuj lingvoj, kiuj estiĝis dum la 17-a jarcento per la reciproka trapenetrado de la respektiva eŭropa lingvo kun la lingvo en la kolonizita lando. La kreolaj similas al la piĝinaj lingvoj, sed havas pli kompleksan gramatikon kaj pli grandan vortaron. Kelkaj piĝinoj evidentiĝis tiel utiliĝemaj, ke komunumo akceptas ilin kiel lingvafrankaon.

Diversaj bazoj

Kreolaj lingvoj baziĝas sur diversaj lingvoj, precipe eŭropaj. Sed tamen ekzistas kelkaj kreolaj lingvoj, kiu baziĝas sur neeŭropaj lingvoj.[1]

Esperanto kaj kreolaj lingvoj

Bernard Golden, en sia artikolo Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj,[2] eliras el la konceptoj de piĝinoj kiel porokazaj helplingvoj, nenies gepatraj lingvoj kaj kreolaj lingvoj kiel jam primaraj lingvoj devenaj el piĝinoj. Tradicie lingvistoj iom malatentis ilin, kvankam ja ili konstituas interesajn lingvajn fenomenojn, kaj fakte modelojn por planlingvoj, kiuj siavice plej ofte havas piĝinajn interetnajn celojn, kaj same kiel ili estas mikslingvoj. Kreolaj plej ofte estas facilaj lingvoj mikse inventitaj de filoj de parolantoj de piĝinoj. Tre interesaj kazoj de tiaj lingvoj estas papiamento kaj la svahila.

Esperanto povus profiti el tiaj fenomenoj, se ĝi pligrandigas sian facilecon kaj piĝinecon, dum povas esti malhelpita en sia etendiĝo pro alproksimiĝo al funkciado de nacilingvoj. Paŝoj al tiu piĝiniĝo estus la bazaj vortaroj kaj evito de gramatikaj komplikaĵoj de la "trunko" de Kalocsay, la facila lingvaĵo de la revuo Kontakto aŭ la Zagreba Metodo.

Okaze de la Internacia tago de la kreola lingvo, eldoniĝis poemo en la maŭrica (kreola lingvo) kun tradukoj en 57 lingvoj, i.a. en Esperanto[3].

Literaturo

  • Renato Corsetti, “Esperanto kaj kreolaj lingvoj: komunaj kaj malkomunaj trajtoj en la kreoligo”, ˆ in: KOŠECKÝ, STANISLAV (Eld.), “Multkulturaj familioj de nuntempa Europo: aktoj de la seminario okazinta 01–02.08.1996”, 11–36, ˘ Bratislava: Esprima, 1996.
  • Jouko Lindstedt, “Kreoligo kaj spontanea ŝanĝiĝo de Esperanto”, manuskripto, Universitato de Helsinki, 1997.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Wennergren, Bertilo. Notoj: Piĝinoj kaj kreolaj lingvoj. Landoj kaj lingvoj de la mondo (16‑a de aŭgusto 2015). Arkivita el la originalo je 2016-04-22. Alirita 2019-06-26.
  2. Bernard Golden. [1988] (2015) “Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj”, Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj. Roterdamo: UEA, p. 29–46. ISBN 978-92-9017-123-2.
  3. Alain Fanchon, Ti bato papye (Paperŝipo eta), UEA, Lingvaj Rajtoj, la 21-a de majo 2015.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.