Kranoj | |
---|---|
etno | |
Suma populacio | |
700 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
| |
Religio | |
| |
La kranoj estas etno en Liberio.
La kranoj estas tribo, kiu jam antaŭ la fondiĝo de Liberio tie rezidis. Kiam en 1847 Liberio fondiĝis, la Ameriko-Liberianoj vivis je la marbordo, dum la indiĝenaj triboj (inter ili ankaŭ la kranoj) vivis en la landinterno.
La kranoj parolas propran lingvon, la kranan.
Oni supozas, ke la kranoj origine estis agrokultivistoj, kiuj ankaŭ bredis kelkajn bestojn. Ankaŭ fiŝkaptadon kaj ĉasadon ili faris. La kranoj praktikas religion, en kiu objektoj posedas animojn aŭ spiritojn (animismo).
Membroj de la tribo de la kranoj fondis ribelgrupon, la Movement for Democracy in Liberia (MODEL, Movado por Demokratio en Liberio).
Galerio
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.