Kramatorsko
urbo en Ukrainio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 84300–84390
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 147 145  (2022) [+]
Loĝdenso 1 902 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 44′ N, 37° 35′ O (mapo)48.73916666666737.583888888889Koordinatoj: 48° 44′ N, 37° 35′ O (mapo) [+]
Alto 177 m [+]
Areo 77,36 km² (7736 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kramatorsko (Donecka provinco)
Kramatorsko (Donecka provinco)
DEC
Kramatorsko
Kramatorsko
Situo de Kramatorsko
Kramatorsko (Ukrainio)
Kramatorsko (Ukrainio)
DEC
Kramatorsko
Kramatorsko
Situo de Kramatorsko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kramatorsk [+]

Kramatorsk (ukraine Краматорськ) estas grandurbo en Ukrainio, en la Donecka provinco.

Bazaj informoj

Geografio

Kramatorsk situas en orienta parto de la Ukrainio kaj en norda parto de la donecka provinco. Kramatorsko kaj ĉirkaŭaj loĝlokoj troviĝas en valoj de la rivero Kazionnij Torec kaj ĝiaj alfluantoj. La montetoj estas distranĉitaj de ravinoj. Grundaj akvoj plejparte estas tre malaltaj. Ekzemple en urboparto Krasnogorka borado ĝis profundeco 40 m estas senrezulta. Tial ĉiusomere la akvoprovizado estas problemhava, akvo sufiĉas nur por ĉiutaga vivo, por tre necesa irigacio mankas. La potenculoj de la urbo senindulge monpunas personojn, kiuj uzas akvoduktan akvon por irigacio.

Klimato

Atmosfera precipitado estas nesufiĉa kaj neregula, de 250 ĝis 650 mm jare, meza 420 mm. Meza jara relativa humideco de aero 75%, en someraj tagmezoj povas sinki ĝis 30-35%. Plej humida estas la aero en decembro kaj januaro: 90-98%, foje 100%. Tial en vintro ofte okazas nebulo kaj glatiso. Meza nubozeco en vintro atingas 80%. Nebuloj reteniĝas en grandaj areoj eĉ ĉe vento je 15 m/sek. La plej varma monato estas julio (meza temperaturo 21,2 °C). La plej malvarma monato estas januaro (meza temperaturo −6,2 °C). Meza profundeco de trafrostiĝo de grunto estas 1,2 m.

Mapo pri loko de Kramatorsk en Ukrainio
Konstruaĵo en Kramatorsk

Historio

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko kaj bronzepoko. En la 18-a jarcento milita tendaro de kozakoj estis tie. Baldaŭe diversaj setlejoj formiĝis kun preĝejoj. En 1868 stacidomo Kramatorsk ekfunkciis. En 1896 diversaj industriaj fabrikoj poduktis, baldaŭe ankaŭ lernejoj kaj hospitalo funkciis. En 1918 la germanoj okupis la vilaĝon, sed poste la Ruĝa Armeo reokupis ĝin. En 1958 la loko ricevis statuson urbo. Kramatorsk estis grava industria urbo de Sovetunio. En 1941 la nazioj okupis ankaŭ tiun urbon. En 1985 granda inundo okazis.

En 2014 jaro, Kramatorsk dum tri monatoj estis sub kontrolo de la memdeklarita Donecka Popola Republiko. La 5-an de julio de 2014 jaro, ukrainaj armitaj fortoj liberigis la urbon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.