Krajné | |
hungare: Karaj | |
municipo | |
Oficiala nomo: Krajné | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Distrikto Myjava |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Montaro | Malgrandaj Karpatoj |
Riveroj | Jablonka, Matejkovský potok |
Situo | Krajné |
- alteco | 250 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 41′ 59″ N 17° 41′ 07″ O / 48.69972 °N, 17.68528 °O (mapo) |
Areo | 28,47 km² (2 847 ha) |
Loĝantaro | 1 582 (31.12.2011) |
Denseco | 55,57 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1392 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 916 16 |
Telefona antaŭkodo | +421-34 |
Aŭtokodoj | MY |
NUTS | 506150 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Krajné | |
Retpaĝo: www.krajne.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Krajné (hungare Karaj) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Krajné situas laŭ traira flankovojo. Myjava troviĝas 12, Senica kaj Nové Mesto nad Váhom po 25 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1392. En 1568 oni komputis tie 19 familiojn, en 1598 60 domojn. En 1787 loĝis tie 2199 vilaĝanoj, en 1828 2260 vilaĝanoj en 368 domoj. En 1831 kaj en 1866 ĥoleroj okazis. Ĝis 1907 la oficiala hungara loknomo estis Krajné, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Karaj 2996 homoj, (2925 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Myjava, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Krajné 1709 homoj, (1693 slovakoj).
Vidindaĵoj
- luterana preĝejo de 1786, en 1806 pro ruiniĝo plene rekonstruiĝis, en 1867 renoviĝis
- renesanca romkatolika preĝejo de 1595, en la 18-a jarcento barokiĝis
- klasikisma nobeldomo el la 19-a jarcento