La kradaja lingvaro estas grava lingva familio de Sudorienta Azio. Inter ili troviĝas la ĉefaj lingvoj de Tajlando kaj Laoso, la siama lingvo kaj la laŭa. La familio ankaŭ hejmas en Birmo kaj suda Ĉinio kun lingvoj kiel la ŝana kaj la ĝuanga, tiu ĉi la plejnombra lingvo en Ĉinio krom la ĉina mem.
Subkategoriaj lingvoj
La lingvaro nomiĝas ankaŭ la taj-kadajaj lingvoj, sed tiu estas pleonasmo, ĉar la nomo kadaja aŭ kradaja jam estas kunmetaĵo de la nomoj ka ("kraa") kaj daj ("tajeca").
La eroj de la kradaja familio estas kvin:
- La taja lingvaro (taje ภาษาไต, p̣hās̛̄ātay): Sud-Ĉinio kaj Sudorient-Azio. La siama, laŭa, ŝana, kaj ĝuanga lingvoj.
- La kraa lingvaro (Ethnologue-e Kadai; ĉine 仡央, pinjine: Gēyāng): Sud-ĉinio, Nord-Vjetnamio.
- La kam-suja lingvaro (ĉine 侗水, pinjine: Dòng-Shǔi): ĉeflando de Ĉinio.
- La bea lingvo (Ong Be, ĉine 临高, pinjine: Lin'gao): Hajnano.
- La hlaja lingvo (aŭ lingvoj; ĉine 黎, pinjine: li): Hajnano.
- Propono de Weera Ostapirat
Kadaja (Kadai) |
| ||||||||||||||||||
- Propono de Norquest (2007)
Kradaja (Kra-Dai) |
| ||||||||||||||||||||||||||||||
- Propono de Edmondson kaj Solnit (1988)
Kadaja (Kadai) |
| |||||||||||||||||||||||||||
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.